Hindia kuirarto
El Vikipedio
- Ekzemplo de tradicia hinda recepto el regiono Sindhio. Ĝi estas kutime pretigata je okazo de la popularega festo Divali (oktobro/novembro):
दिलपसंद आलू =Dilpasand alu ( korplaĉaj terpomoj )
Materialoj :
junaj terpomoj bolkuiritaj – 500 gramoj
dishakita ajlo – du bulberoj
dishakita zingibro – el peco du-tri centimetrojn longa
tomat-saŭco – kvarono da taspleno
sojo-saŭco – du kafekulerplenoj
pimento-saŭco - du kafekulerplenoj
salo kaj pulvora nigra-pipro – laŭplaĉe
oleo – tri kafekulerplenoj
rostitaj sezamsemoj - du kafekulerplenoj
ŝenoprazo – du kafekulerplenoj
Preparado :
Varmigu la oleon en pato, friti la zingibron kaj ajlon kelkajn sekundojn, aldonu la terpomojn, la tomat-saŭcon, la sojo-saŭcon, la pimento-saŭcon kaj iom da salo kaj pipro laŭplaĉe, elmiksi, kuiri sur milda fajro dum kin minutoj, post forigo disde la fajro superŝutu per ŝenoprazo kaj sezamsemoj. Surtabligu varmegan.
( por la nehindoj estas alte konsilata duonigi la dozon pri pimento-saŭco!)
- Lentoj kuiritaj laŭ recepto bengala (alia ekstremo de hindia subkontinento):
Lentoj ( bengale দাল , hindie दाल ) estas kerna parto en ĉiu bengala manĝo.
Materialoj :
ĉana dâl (lentovario) – 2 bolplenoj
kurkumo – 1/2 kafekulerpleno
kuminosemoj – 1 kafekulerpleno
kumino-pulvoro – 1 + ½ kafekulerpleno
salo - 1 + ½ kafekulerpleno
sukero - du kafekulerplenoj
verdaj pimentoj – du aŭ tri
kokoso – unu
laŭrofolioj – tri aŭ kvar
dishakita zingibro – el peco du-tri centimetrojn longa
anizosemoj - 1/2 kafekulerpleno
ceposemoj – 1 kafekulerpleno
sekitaj pimentoj – unu
kardamomoj – dek semoj pulvoritaj
cinamo – sep bastonetoj pulvoritaj
Preparado :
Lavu la lentojn (dâl) en granda poto pere de varmega akvo, degutu ĝin, plenigu la poton per malvarma akvo, kaj lasu la dâl trempi du horojn.
Kuiri la lentojn en bolanta akvo en kaserolo dum tri kvaronoj da horo. Aldonu salon kaj miksu.
Aldonu la kurkumon kumino-pulvoron kaj sukeron. Fendi du verdajn pimentojn laŭlonge, ilin aldonu al la dâl.
La kokoson fendu, forigu ties karnon, haku ĝin kube kaj friti aparte, aldonu ilin kiam ili iĝis brunaj.
En alia kaserolo pretigu la aliajn spicojn : forte varmigu iom da oleo, tamen ne fumigante ĝin, enmetu la sekitajn pimentojn kaj laŭrofoliojn, post iomete da fritado aldonu la kuminon, anizosemojn, ceposemojn kaj dishakita zigimbron. Forigu la kaserolon el la fajro kaj tuj enverŝu la lentojn de la unua kaserolo. Atentu, la miksaĵo eksplodemas!
Nun remetu sur la fajron kaj varmigu milde. Nun aldonu la kardamomon kaj cinamon, ankaŭ iom da butero. Plukuiri dek minutojn.
La dâl pretas, tamen ĝi estos eĉ pi bona se oni ĝin revarmigas la postan tagon.
-
- Tiuj du ekzemploj bone prezentas la ĉefajn ecojn, emojn, kaj kutimaj konsistigerojn de Hindia kuirarto.
Al tio oni aldonu, ke baza konsistigero estas, en la regionoj kie oni kultivas ĝin, rizon, en la regionoj kie kultiviĝas tritiko, la hinda pano nan ( नान ), aŭ la hindaj patkukoj ĉapati ( चपाती ), la likva butero ghî ( घी ), la fermentita lakto lassi ( लस्सी ), uzita kiel trinkaĵo. La tradicia trinkaĵo de Hindio estas de antikveco lakto; teo estis alportita de la angloj dum koloniaj tempoj; nun, alia alportaĵo aldoniĝis coca-cola aŭ ties barata imitaĵo "Thumbs up".
[redaktu] Eksteraj ligiloj
bengala kuirarto
http://recipes.newkerala.com
http://www.indiancookery.com/ayurveda/ayurveda4.asp
http://www.gourmetindia.com
http://www.gourmetindia.com/cgi-bin/ikonboard/ikonboard.cgi