Rizo
El Vikipedio
Rizo |
||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Viro laboranta en rizokampo |
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
O. barthii O. glaberrima |
Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grenoj estas la ĉefa cerealo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20-30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.
Enhavo |
[redaktu] Rizo-kultivado
Rizo-kultivado estas taŭga en landoj kun multa pluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige kultivi ĝin. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj.
Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15 cm). Rizo terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblaj fiŝoj kaj ranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de fi-herboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de fi-herboj.
[redaktu] Preparado kiel manĝaĵo
Unue la grenoj de la riza planto estas muelitaj por forigi la eksterajn ŝelojn, kio kreas brunan rizon. Tiu proceso povas esti daŭrigata por forigi la ĝermon kaj reston de la ŝelo, tiel kreante blankan rizon. La rizosemoj ofte estas vaporigata aŭ boligata ĝis mola kaj manĝebla, kaj poste ili povas esti fritita en legoma oleo aŭ butero.
Blankan rizon oni povas pulvi en faruno, kiu ofte kunvenas por personoj kiuj sekvas senglutenan dieton. La faruno estas uzata en multaj trinkaĵoj kiel rizlakto kaj sakeo.
Rizobrano (nomata nuka japanlingve) estas valora varo en Azio, kaj estas uzata por multaj ĉiutagaj bezonoj. Oni povas ekstrakti el la brano sanan oleon. Alia uzo estas por fari specon da piklataj legomoj.
Kiel krevmaizo kaj aliaj grenoj, rizo povas esti pufata. Por rizo krevi, oni devas varmigi la grajnojn en malalta-prema ujo. Dum varmado, la akvo de ĉiu grajno plivolumeniĝas, sed estas tenata pro la perikarpo de la grajno. Kiam la premo en la grajno rompas la perikarpon, la grajno pufas.
[redaktu] Nutra informo
En 100 g de kuirata rizo |
Sovaĝa | Blanka mezgrajna |
Bruna mezgrajna |
---|---|---|---|
Energia kontribuaĵo | 423 kJ | 544 kJ | 469 kJ |
el kiu: karbonhidrato | 352 kJ | 499 kJ | 407 kJ |
el kiu: graso | 11,9 kJ | 7,4 kJ | 29,1 kJ |
el kiu: proteino | 59,3 kJ | 38,1 kJ | 33,1 kJ |
Rizo enhavas malgrandajn nivelojn de saturataj grasoj, kolesterolo, kaj natrio. Ĝi estas bona fonto de mangano.
Fonto: http://www.nutritiondata.com (anglalingva)
[redaktu] Genetike modifita rizo
[redaktu] Saneco
"Ora Rizo", aŭ angle Golden Rice, estas rizo, genetike modifita de germanaj profesoroj Ingo Potrykus kaj Peter Beyer ĉe la svisa Federala Instituto de Teknologio. Tiu ĉi rizo estas riĉigata en vitamino A, kaj, laŭ la inventintoj, povas agi kontraŭ la blindeco kiu afliktas ĉiujare kelkan duon-milionon da homoj, pro manko de tiu vitamino, kaj eviti la unu ĝis du milionojn da mortoj ĉiujare pro la sama kialo.
[redaktu] Kontraŭparazitaĵoj
Ĉinio, monde la unua rizproduktanta kaj konsumanta lando, volas surmerkatigi GM-an rizon ekde 2006 (laŭ la revuo Science [Scienco]). Temas pri du varioj kiuj estas rezistaj kontrau rizpiraloj (larvoj de tineoj), la unua pro genoj transplantitaj el grunda bakterio bacillus thurigiensis, la dua el negr-okula fabo, aŭ rizfabo (Dolichos umbellatus) (ĉine: 米豆). Dum 2001 ĝis 2003 agroprovoj elmontris 80% malgrandigon de uzo de kemiaj kontraŭparazitaĵoj, pozitivan efikon sur la sano de la agrikulturistoj, kaj plibonigon de produktiveco (de 6 360 kg/ha kontraŭ 6 150 kg/ha por la kutimaj rizvarioj). Ĉinio jam estas la plej granda produktanto de GM-a kotono, sed tiu estas la unua fojo kiam GM-aj produktaĵoj estas tiele grandskale vendota en la merkato de homa nutrado.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
[redaktu] Esperanto
MU Binghua: CINIO: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj el Monato (2003/7, p.10)
[redaktu] Plurlingvaj
Internacia jaro de rizo 2004 (angle, ĉine, france, hispane, itale kaj japane) - de la FAO.
[redaktu] Anglalingvaj
Rizo kaj ekologia agrikulturo (de la Institute of Science in Society)
International Rice Research Institute (IRRI) (Internacia instituto por esplorado pri rizo)
Pri "Ora Rizo" de Ag-Biotech Infonet, ne-komerciala retejo.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |