Historio de Esperanto en Italio
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Frua Esperanto-movado, laŭ "ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO"
[redaktu] Komenco. Unuaj organizoj kaj kongresoj, 1889-1912
La unua propagando konsistis kaj limiĝis je persona laboro de kelkaj pioniroj, antaŭ ol oni komencis ian organizitan movadon. En 1889 estis eldonita en Crema la unua lernolibro por italoj, kiun verkis Daniele Marignoni (nask. en Crema 1846, mortis tie 1910). Aktivaj pioniroj estis la franco Alberto Gallois, kiu en 1903 iniciatis propagandon en Riolunato (Modena) kaj fondis la Italan Societon por la Prop. de E. Li tradukis francan lernolibron de Cart, kaj en 1902 en Torino eldonis malmultnombrajn numerojn de gazeto L' E-ista; kunlaboris Marcello De Balzac kaj G. GIOVANNI.
Preskaŭ samtempe la angla poeto Clarenee Bicknell, kiu de 1877 vivadis preskaŭ ĉiam en Italujo kaj E-iĝis en 1897, propagandis por E en Bordighera, kie li fondis en 1910 E grupon. Samtempe kun la agado de la menciitaj pioniroj (v. pri aliaj en la biografioj) en norda Italujo, en la plej suda parto, en Sicilio, komencis propagandi (1903) d-ro Vitangelo Nalli, kuracisto, kiu starigis en Palermo en 1906 la asocion "Sicilia Fed. E-ista" kaj fondis la revuon Idealo. La ministerio de publika instruado kaj la urbestroj de Palermo kaj Siracusa akceptis esti patronoj de SFE. - Dum la unuaj jaroj de E-ismo en Italujo, meritas mencion el la pioniroj adv. Raffaele Bagnulo, Giovanni CACCIAPUOTI (ekde 1902-03), kiuj en Napoli aperigis en 1902 gazeton L' E-ista; en 1903 fondiĝis E-grupo en Napoli. Precipe per la agado de pastro prof. Luigi Giambene stariĝis en Roma (1905) la EG "Imperiosa Civitas". En 1907 aperis gazeto Roma E isto, kiu en 1908 eldonis la unuan jarlibron de la italaj E-istoj. - En 1907 aperis en Udine la gazeto E-a Abelo. En 1906 Bicknell kune kun prof-ino Rosa Junk (el Aŭstrujo) starigis la E grupon en Milano. Aliaj grupoj stariĝis en Perugia (1908), en Genova (1910), en Sampierdarena (1911) ktp. Landa societo ekestis en Bologna (1911).
La vera komenco de nacia E-movado okazis en 1910. Jam 30 dec. 1905 fondiĝis en Firenze grupo, kies oficiala bulteno estis la unua regiona E-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado meritas apartan atenton Cicetti, Dattari, adv. Viterbo. En Firenze mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala E-ista Federacio (IEF), kies unua ĝenerala kunveno (1-a kongreso de italaj E-istoj) okazis en Firenze 21-23 marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Firenze organizis nacian asocion inter E-istaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita. Scarselli en Firenze verkis en tiuj jaroj la "Marŝon de la E-istoj".
IEF (ankoraŭ nun ekzistanta) jam de komenco celis la propagandon por E kaj la organizon de la italaj E-istoj en grupoj. Ĝi ĉiujare organizis la nacian kongreson.
Unua organizo por instruado de Esperanto estis "Liguria Instituto de Esperanto" starigita en Genova en 1910 de doktoro Alfredo Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la asocion IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an nacian kongreson en Genova en 1911. Ankaŭ IEF havis en 1911-12 sian sidejon en Genova (prezidanto pastro profesoro Ilario Focco, sekretario fraŭlino Gemma Segré) kaj la nombro de ĝiaj grupoj estis 13.
La 3-a kongreso de la Italaj E istoj okazis en Verona (6-8 aŭg. 1912).
Tre grava branĉo de IEA estis E-a Kooperativo, fondita en Genova antaŭ la milito, kiu eldonis multajn prop. foliojn (ĉefe tiun tre utilan kompilitan de Cesare Gadario) kaj multajn gramatikojn kaj broŝurojn. Pro la milito la Kooperativo devis ĉesigi sian agadon Cadario je la fino de 1912 iris al Torino, kie li sukcesis kun helpo de inĝ. Balzac kaj Mario Murettistarigi grupon kaj organizi kursojn. Samtempe tre disvolviĝis la propagando en Villar Perosa, age de la tre aktiva Dante Randi kaj en Torre Pellice age de prof. Vinaj.
La 22 apr. 1912 stariĝis la Itala Katedro de E (IKE) zorganta la instruadon de E.
[redaktu] Itala E-ista Federacio. Naciaj kongresoj. 1912-32
En 1913 la sidejo de IEF translokiĝis de Genova al Milano (prez. d-ro Angelo Filippetti, vicprez. Oscar Bünemann kaj d-ro Jona, sekr. Don Enrico Violi kaj Samuelo Falieno). En 1914 ĝi restis la sola nacia societo por prop. kaj organizo, ĉar IEA ĉesigis sian agadon. En 1913 okazis en Milano la 4-a nacia kongreso de E. En la militjaroj 1914-18 la tuta movado malpli vigliĝis. En I914 estis aktivaj grupoj en Bologna, Cremona, Genova, Sampierdarena, Milano, Roma, Verona, Venezia, Taranto kaj Torino. Krom IEF ekzistis tiam du regionaj federacioj: Venecia EF kaj Emilia EA. En 1915 provizore oni starigis oficejon de IEF ĉe sidejo de IKE en Bologna, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italujo en la militon, ĉesigis sian aktivecon. En 1916 stariĝis Provizora Ko= mitato por reorganizo de IEF ĉe la grupo de Cremona (prez. prof. Silvio Marchi, sekr. Aldo Mandelli), sed pro la ĝenerala situacio la reorganizo ne povis okazi. En 1917 funkciis kiel provizora sekr. de IEF C. Cadario en Genova. Por vivigi eĉ dum la militaj malfacilaĵoj la Federacion, Cadario laboris multe per cirkuleroj kaj li reaperigis per sia propra mono la gazeton Itala E-isto; lin helpis precipe Attilio Clavenna kaj Ettore Managlia, ambaŭ en Genova. En 1918 Cadario devis iri al Roma kaj tiam li transdonis la sekr. oficon al Managlia, kiu poste ĝin transdonis al E-istoj en Milano. Dum l915-18 evidentigis sian agadon la grupoj de Bologna, Busseto, Cremona, Firenze, Genova, Milano, Padova, Rimini, Siracusa, Treviso, Verona, Udine.
En 1919 post la kunigo de la provincoj Trento, Trieste, kaj de la aliaj regionoj kun la itala regno ĝis la nuna limo, la grupoj jam ekzistantaj en tiuj provincoj, unuiĝis al la itala E-organizaĵo. 24 dec. I919 okazis la unua regiona kunveno en Trento.
12 nov.1919 stariĝis en Genova Centra Komitato de IEF por ties reorganizo (prez. prof. pastro Modesto Carolfi, sekr Managlia). 3-5 okt.1920 okazis en Bologna la 5-a Nacia Kongreso (prez. adv. kav. Neb. Filippo Palmeggiani, sekr. d-ro Umberto Toschi). En tiu ĉi kongreso oni elektis novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano, konsistanta el d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli, d-ro Pier Carlo Monti.
En 1921 vigle laboris grupoj en Bari, Bologna, Cremona, Firenze, Genova, Mantova, Milano, Padova, Palermo, Potenza, Roma, Rovereto, Sampierdarena, Terni, Torino, Trento, Trieste, Verona, Venezia.
La 6-a Nacia Kongreso okazis en Trento 16-I7 aŭg. 1921. (Org. komitato: prez. d-ro A. Mondini, sekr. G. Marchetti). Dum la kongreso oni elektis novan estraron de IEF; prez. adv. Attilio Vaona, sekr. prof. Fr. Pizzi. Per nova regularo oni decidis, ke estu elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron. En 1922 IEF havis 1512 membrojn kaj 52 delegitojn. En tiu jaro fondiĝis novaj grupoj en Brescia, Napoli, Brindisi, Vicenza kaj Catania. IEF ricevis en 1921 monsubtenon de la maristara ministerio.
La 7-a Nacia Kongreso okazis en Trieste 20-22 sept. 1922. (Org. komitato: d-ro Arturo Ghez, d-ro Giuseppe Koch, Carlo Simonis, d-ro Kav. P. Polidori). Oni elektis la jenan estraron de IEF: prez. Vaona, sekr. Toschi, kas. Reni sidejo de la estraro Verona. Oni decidis starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de prop. broŝuroj.
En 1923 aperis novaj grupoj en Voghera, Lecce, Soave, Bolzano. La Komerca Cambro de Padova aliĝis al IEF kaj ankaŭ la Komerca Ĉambro de Reggio Emilia helpas E-n. Granda okazaĵo de ĉi tiu jaro estis en Venezia la Unua Int. Konferenco por Helplingvo en Komerco kaj Turismo, kies aranĝon helpis IEF.
La 8-a Nacia Kongreso okazis en Terni 21-22 sept. 1923 (Org komitato: adv. G. Pasqualini, f-ino L. Caporali, f-ino N. Biagioni.)
La 9-a Nacia Kongreso okazis en Torino 2-5 aŭg. 1924. (Sekr. de la org. komitato inĝ. Muretti.) Oni elektis novan estraron de IEF, prez. prof. A. Lacalendola kaj d-ro G. Koch. Nova sidejo: Bari.
En 1924-25 estis agemaj grupoj: Bari, Bresua, Castiglioncello, Cremona, Genova, Mantova, Milano, Padova, Parma, Roma, La Spezia, Terni, Torino, Trento, Trieste, Udine, Verona, Venezia, Voghera.
La 10-a Nacia Kongreso okazis en Bari 13-75 sept.1925 (Org. komitato: prof. Lacalendola, d-ro Koch, adv. Morea). La nova estraro de IEF formiĝis: prez. generalo markizo Carlo Cordero di Montezemolo, sekr. kolonelo Arturo Passerini. Sidejo fariĝis Livorno.
La 11-a Nacia Kongreso okazis en Livorno 19-20 sept. )926. (Org. komitato: Montezemolo, Passerini). Nova estraro de IEF: prez. Montezemolo, vicprez, inĝ. d-ro prof. Rinaldo Orengo, sekr. Gernando Morfini. Sidejo: Livorno. En 1926-27 fondiĝis novaj grupoj en Vicenza kaj Como.
La 12-a Nacia Kongreso okazis en Napoli 3-5 sept. 1927. (Org. komitato : admiralo Eŭgeno Trifari, prof. Nicola Magliulo.) Tiu ĉi kongreso markis specialan tapon en la progreso de la itala E-movado.
La 13-a Nacia Kongreso okazis en Perugia 22-24 sept. 1928. (Org. komitato: d-ro Kav. Guido Ramaceioni, Nazareno Boccioli). Nova estraro de IEF: prez. Montezemolo, vicprez. d-ro prof. Giorgio Canuto, sekr. Aleviano Bisetti. Nova sidejo: Torino. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala E movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de E rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlandan E-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj E gazetoj bultenon pri la itala E-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italujo. Estis elektita kaj daŭre funkcias kiel gvidanto de la Delegacio prof. Gaetano Facchi el Brescia.
Agemaj grupoj en 1928-29 estis tiuj menciitaj depost 1924, kaj la novaj de Livorno, Modena, Salerno. Nombro de la grupoj aliĝintaj al lEF en 1929 estis 18.
La 14-a Nacia Kongreso estis en Udine 28-30 jul. 1929. Org. komitato: Grafo adv. Gino di Caporiacco, geom. Franco Bodini). Dum tiu kongreso okazis la Unua Nacia Ekspozicio de E, orgaitizita de Bodini.
La 15-a Nacia Kongreso okazis en Como 30 aŭg - 1 sept.1930. (Org. komitato: adv. Giulio Benzoni, d-ro Ĉanuto, Bodini, Rag. Pierino Castiglioni). Dua Nacia Ekspozicio de E kaj Unua Int. Turisma Karavano por E istoj al Italujo okazis dum tiu kongreso.
La 16-a Nacia Kongreso estis aranĝita en Padova 25-28 jul.1931. (Org. komitato : grafo d-ro Fr. Giusti del Giardino, d-ro U. Renda, Canuto, Bodini, prof. G. Saggiori). Okazis samtempe la Tria Nacia Ekspozicio de E kaj dua Int. Turisma Karavano al Italujo.
La 17 majo 1931 IEF translokiĝis de Torino al Milano kaj fiksis sian nunan sidejon en la centro de la urbo. Por la unua fojo tie ekfunkciis centra nacia oficejo plenumanta la administran kaj sekretarian laboron de IEF, kaj servanta la tutan italan E-movadon, sub la nomo E-Centro Itala. La Centro servas la Italan Katedron de E kaj la Pelegacion por eksterlando. Krome, ĝi zorgas la informojn por la publiko, eldonon kaj vendadon de libroj, organizas turismajn karavanojn, kaj kunvenojn, metas je dispono de la grupoj sian laboron; funkcias kiel renkontejo dank' al sia escepte bona situacio, kontaktas kun ne-E-istaj organizaĵoj kiuj utiligas aŭ helpas E-n.
Dum la unuaj du jaroj la Centro donis pruvon pri sia utileco kaj bona funkciado. Nuntempe ĝi troviĝas en florantaj kondiĉoj kaj en promesplena disvolviĝo. La Centro estis precipe kreaĵo kaj persona verko de inĝ. R. Orengo; ĝin subtenas "garantiantoj", inter kiuj estas troveblaj la plej belaj nomoj de italaj E-istoj. Adreso de la Centro: Galleria Vittorio Emanuele 92, Mitano. En 1931 la estraro de IEF estis jene elektita: prez Montezemolo, vicprez. Canuto, sekr. Paola Mellina; membroj Bisetti, Bodini, Facchi, Grazzini, Ravizza, Tanzi kal Ventura.
Agemaj grupoj en 1930-32 estis proks. la samaj de la antaŭa jaro - plie estiĝis novaj grupoj en Casale Monferrato, Cordenons, Gradisca, Pallazzolo sull' Oglio.
La 17-a Nacia Kongreso okazis en Torino 25-27 jul.1932. (Org. komitato: Canuto, adv. Giani, kolonelo Saccani k. a.)
Ni rimarkas pri la naciaj kongresoj de la italaj E-istoj, ke ĉe ili estis ĉiam reprezentataj kelkaj ministerioj, kutime tiuj de la instruado, de maristaro, de komerco kaj industrio, de ekonomio. Preskaŭ ĉiam la honora prez. estis la loka urbestro.
[redaktu] La novaj provincoj
En 1918 estis aldonataj al la Itala Regno iamaj teritorioj de la aŭstra imperio. El ili en provincoj de Trento kaj Trieste kaj en regiono Istrio antaŭ la mondmilito ekzistis vigla E-movado. En 1912 en Trento estis iniciata de grafo Eceli, V. Peratoner, Fr. Gerloni, instr. Pacher kaj aliaj propagando, kiu rezultigis prop. komitaton por E, kies agadon ĉesigis la milito. En Fiume ekzistis grupo jam en 1907, en Gorizia (Gorz) en 1911. En Trieste jam antaŭ la milito multe propagandis d-ro Arturo Ghez; en 1913 jam ekzistis "Circolo E-ista Triestino". En regiono Istrio en 1914 ekzistis Istria E-Unuiĝo. En Isola d'Istria, en Capodistria, depost 1913 oni vigle propagandis per grupoj kaj kursoj kiel en la aliaj provincoj itallingvaj tiam parto de la aŭstra imperio.
[redaktu] Instruado
En 1912 stariĝis en Bologna nacia instituto por direkti la instruadon de E, kiu nomiĝis Itala Katedro de E (IKE). Fondinto kaj unua dir. estis d-ro prof. Achille Tellini. Celoj de la Katedro estis la organizo de kursoj kaj ekzamenoj, la elekto de kapablaj instruistoj kaj profesoroj de E. La Katedro eldonis ĝeneralan regularon kaj regularon por la ekzamenoj. La kunvenoj de la membroj okazis ĉiujare dum la naciaj kongresoj de E. La membroj elektas la direktoron, kaj la Katedro dividiĝas en regionaj Institutoj, kiuj havas sian regionan direktoron. En 1914 Z aprobis perletere la agadon de la Katedro. En 1915 la Katedro eldonis vortareton sub titolo: "Malgranda interpretisto por personoj en milito". Dum la kongreso en Trento (1921) oni decidis reorganizi la Katedron. Honoraj membroj de la Katedro estas nun (1932) admiralo Alberto Alessio kaj prof. d-ro Bruno Migliorini. En 1922 estis elektata kiel dir. pastro Giacomo Meazzini, kiel sekr. prof. C. Grazzini. De tiam la sidejo estas en Firenze. En 1923 ekzistis regionaj institutoj de la Katedro por jenaj regionoj: Emilio, Ligurio, Lombardio, Piemonto, Apulio, Latiumo, Sicilio, Toskanio Trentino, Julia Venecio, Veneciaj provincoj, Umbrio. En 1925 prof. Meazzini memvole eksiĝis kaj de tiam estis dir. C. Grazzini en Firenze.
En ĉiuj menciitaj agemaj grupoj okazis multnombraj kursoj, ĉu privataj ĉu en publikaj lernejoj. Estas speciale menciindaj jenaj kursoj ĉe publikaj lernejoj pro la multnombro de la gelernantoj kaj pro oficiala akcepto de la kursoj mem flanke de la lokaj lernejestroj aŭ urbaj aŭ ŝtataj aŭtoritatoj. En 1911 eĉ Genova (urbaj lernejoj elementaj kaj komercaj), en 1920 en Milano 25 kursoj kun 1100 gelernantoj. Plej multaj kursoj kaj gelernantoj ĉe elementaj lernejoj de la Komunumo de Milano, kiujn gvidis Piatti, Violi, Cattorini, Combi, Camelli, Duchini, Mainardi, Rota, Carbone, Nobile, Ciribini, Comolli - 90 geinstruistoj partoprenis kursojn ĉe Milana Grupo "E-a Domo". En 1920 kurso ĉe Reĝa Instituto Maristara en Venezia; en 1922 en Bisceglie kursoj ĉe komunumaj lernejoj (gvidis prof. Lacalendota); en Bologna kurso por geinstruistoj; en Cremona en komunumaj lernejoj, en Bari ĉe Reĝa Maristara Instituto (gvidis prof. Lacalendola). Ĉe reĝaj maristaraj institutoj: en Venezia (prof. Pizzi), en Genova (d-ro Schmucker), en Camogli (prof. Arabeno); en Savona; en Palermo (prof. pastro Abbratozzato). - La kursoj ĉe publikaj lernejoj en Milano daŭris ekde 1920 dum multaj jaroj. En Terni en 1920 kurso ĉe komerca lernejo. En 1923 en Padova kursoj ĉe Reĝa Komerca Instituto; en Firenze ĉe Reĝa Normala Lernejo. En 1924 kursoj ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj en Bari (Lacalendola), Palermo (La Colla), La Spezia (Orengo), Trento (Quarta), Genova kaj Napoli. En Bari kurso ĉe Reĝa Maristara Instituto (Lacalendola), en Venezia kursoj ĉe komunumaj lernejoj. En 1925 kursoj ĉe komunumaj lernejoj en Milano, en 1926 kurso ĉe Komerca Instituto Infano (Mazzolini); kurso por geinstruistoj en Roma (Antonelli); kurso ĉe Maristara Instituto en Bari. En 1925-28 en Brescia kursoj por geinstruistoj de urbaj lernejoj ĉe Reĝa Instruista Instituto, ĉe Reĝa Scienca Liceo (Facchi, f-inoj Bordogna, Mazzuchelli, Zaini).
En 1927-28 kursoj en Bari ĉe Reĝa Institutoj Maristara kaj Komerca (Lacalendola), en Udine ĉe Reĝa Teknika Instituto, kaj aliaj. En 1929 en Milano kurso por gelernantoj de urbaj lernejoj. En 1930 en Brescia kurso ĉe Reĝa Instruista Instituto, Reĝa Teknika Instituto, Reĝa Supera Lernejo por eksterlanda Komerco (gvidantoj Facchi, Sachs, f-inoj Bordogna, Bettoni). En Milano kurso por geinstruistoj de urbaj lernejoj; en Zara kurso en Reĝa Instruista Instituto (f-ino Minio), en Pola kurso ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio (inĝ. A. Levi) En 1931-32 kurso en Aosta ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio; en Pola, Reĝa Liceo-Gimnazio; en Udine Reĝa Instruista Instituto; en Brescia Reĝa Instruista Instituto kaj Reĝa Teknika Instituto (Facchi, f-ino Dragoni) Casale Monferrato, kurso ĉe Reĝa Teknika Instituto.
La Ministerio por Maraferoj en 1920 dissendis cirkuleron al Reĝaj Maristaraj Institutoj permesante en ili instruadon de E; Ministerio de Industrio kaj Komerco en 1923 (28 aŭg. N. Prot: 1428) dissendis cirkuleron permesante enkondukon de E ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj kaj ĉe mezgradaj kaj vesperaj Komercaj Lernejoj. La registaraj provincaj reprezentantoj por instruado (Regi Provveditori agli Studi) por Veneciaj provinco kaj Julia Venecio en 1931 permesis kurson de E ĉe Reĝa Klasika Liceo, Reĝa Scienca Liceo, Reĝa Teknika Instituto en Venezia kaj en 5 profesiaj lernejoj de Trieste.
Permesis la instruadon de E per specialaj cirkuleroj al la estraroj de la koncernaj lernejoj Ia Urbestroj de: Milano (1920 kaj sekvaj jaroj): Cremona (1922), Roma (1925), Brescia (depost 1926).
Komerco. En 1920, dank' al klopodo de prof. Giovanni Saggiori, la Int. Specimenfoiro de Padova uzis E-n por sia int. korespondado kaj por siaj reklamiloj. En la Foiro mem malfermiĝis age de la loka grupo E-Stando. En 1921 IEF sendis cirkuleron pri E ĝin rekomendante por komerca uzado al 80 Komercaj Ĉambroj Italaj. 36 el ili respondis; 12 raportis pri E-movado en sia teritorio; 3 montris sin favoraj. En 1922 la estraro de la Komerca kaj Industria Ĉambro de Padova sendis inviton al la Unuiĝo de la Italaj Komercaj kaj Industriaj Ĉambroj "iniciati ĉe la Int. Komerca Ĉambro la studadon kaj solvon de la problemo de oficialigo de unu sola helpa int. lingvo kaj ĝia disvastigo".
En 1923 granda okazintaĵo por E en la komerco por Italujo kaj por la tuta mondo estis la Unua Int. Konferenco por Komerca Helplingvo, okazinta en Venezia (2-4 apr. 1923) ĉe la sidejo de la loka Komerca kaj Industria Ĉambro. Estis reprezentitaj en la grava kunveno 201 organizaĵoj komercaj, ŝtataj, regionaj, urbaj, (potitikaj, turismaj, lernejaj ktp.): el ili 20 int. specimenfoiroj. Efektiva prez. de la konferenco estis John Merchant de la Komerca Ĉambro de Sheffield; efektivaj vicprez-oj prof. Filippo Ravizza de la Komerca Ĉambro de Milano kaj André Baudet de la Komerca Ĉambro de Paris. La ĝenerala sekretariejo estis ĉe la Itala Komerca Ĉambro por Svislando (Genive). Tiu Ĉambro iniciatis la organizon de tiu ĉi grava komerca kunveno, kaj ĝia ĝen. sekr. d-ro Chiostergi klarigis al la partoprenintoj la gravecon de la tempo Gravaj deklaroj pri utileco de E estas farataj flanke de la reprezentantoj de la Int. Specimenfoiroj.
UEA kaj IEF multe helpis la organizon de la kunveno kiun ankaŭ helpis la registaro, italaj komercaj rondoj, lokaj aŭtoritatoj. El la italaj delegitoj parolis tre favore al E tiuj de la Komercaj Ĉambroj de Treviso, Milano, Itala Komerca Ĉambro en Maroko, Int. Specimenfoiro de Padova; kaj la delegito de la Itala Asocio por Fremduloj por la regionoj de Venezia kaj de Lago de Garda.
En 1923 oficialaj deklaracioj de ta Komercaj Ĉambroj de Reggio Emilia kaj Lecce rekomendis al la komercaj rondoj la uzadon de E. En 1924 dum la Int. Kongreso de Ŝpara Organizo okazinta ĉe la Ŝparkasa Organizo en Milano, ties prez., membro de la Itala Parlamento, adv De Capitani d'Arzago esprimis la deziron, ke E estu uzota pli ĝenerale en venonta Kongreso de la Ŝparorganizoj (la Franca Delegito parolis en E dum ĉi tiu kongreso). En 1925 la Komerca kaj Industria Ĉambro de Cremona rekomendis al aliaj Italaj Komercaj Ĉambroj la uzadon de E okaze de sia aliĝo al la Dua Int. Konferenco por komerca helplingvo okazinta tiujare en Paris. En sama jaro la Komerca kaj Industria Ĉambro de Brescia sendis al la delegitoj de UEA en la tuta mondo cirkuleron en E, montrantan situacion de la Itala industrio kaj komerco.
Turismo. La unua E-lingva gvidlibreto en Italujo estas eldonita en 1912 en Ravenna, kies presadon monsubtenis la urbestraro. En 1914 la E Unuiĝo de Genova eldonis 13-paĝan gvidlibreton. En 1921 en Trento oni eldonis ampleksan gvidlibron. Sufiĉe ampleksa estis ankaŭ la bone kaj zorge ilustrita Gvidlibro "Venecio". En 1926 estas eldonita de la E eldonejo A. Paolet Gvidlibro de Mantova (monsubtenata de la tiea urbestraro kaj Komerca Ĉambro). Eldonitaj ankaŭ de A. Paolet estas malgrandaj gvidlibretoj pri urboj Assisi, Bologna, Rimini. Speciale menciinda, absolute komparebla al la plej gravaj int. gvidlibroj estas la gvidlibro Milano kaj lagoj de Lombardio (enhavo tradukita, kontrolita kaj parte verkita de inĝ. R. Orengo) kies tekston kaj aranĝon prizorgis la granda asocio "Touring Club italiano, Milano." Tiu libro aperis en 1931: ĝi enhavas multajn urbajn kaj regionajn kartojn kaj planojn, plej zorge redaktitajn kaj multkolore presitajn per plej modernaj metodoj. Turismaj plifaciligoj por kongresoj de E estis ĉiam ricevataj (rabatoj ktp.) pere de italaj Ŝtatfervojoj kaj pere de itala Kompanio de Turismo.
En la lastaj jaroj la Itala E-Centro organizis diversajn E-karavanojn de eksterlandaj E-istoj al Italujo okaze de naciaj kongresoj (Como 1930, Padova 1931) kaj de italaj E-istoj al Int. Kongresoj de E. La karavanon al Paris partoprenis preskaŭ 50 personoj.
Katolikaj organizoj. La Eista movado jam de sia komenco disvastiĝis en la italaj katolikaj rondoj. En 1910 la ĉefepiskopo de Bologna (poste papo Benedikto XV) deklaris sin favora al E. En 1913 la ĉefepiskopo de Milano kaj la episkopo de Pavia skribis al pioniro de E pastro Bianchini laŭdajn leterojn pri E. En sama jaro (4-10 sept.) okazis en Roma la 4-a Int. Kongreso de Katolikaj E-istoj: ĝin prezidis la irlanda pastro Parker; 12 landoj estis reprezentataj.
En 1920 dum la nacia E Kongreso en Bologna okazis Ia 1-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj, prez. Carolfi, kiu ĉiam estris la E-movadon ĉe italaj katolikoj. La 2-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj okazis en Trento dum la 6-a nacia kongreso. En sama jaro stariĝis la itala Unuiĝo de Katolikaj E-istoj. La E-movadon inter katolikaj organizoj multe helpis prof. pastro Violi en Milano kaj prof. Pizzi en Venezia. La 3-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj okazis en Venezia 17-18 sept.1922. La papo sendis benon. Aliĝis kardinaloj La Fontaine (Venezia) kaj Maffi (Pisa). En sama jaro la sidejo de la Unuiĝo estis transportata al Venezia. Dum kongresoj de italaj E-istoj en sekvintaj jaroj okazis specialaj kunsidoj de la katolikaj E-organizoj. Specialaj kursoj de E okazis ofte ĉe Pastraj Seminarioj: ni menciu tiujn gviditajn inter aliaj en lastaj jaroj ĉe la Episkopaj Seminarioj en Bari kaj Udine.
Fervojistoj. En 1921 oni fondis en Torino la Asocion "Unuiĝo de la Italaj E-istaj Fervojistoj" (sekr. O Santone}. En 1922 ekzistis E-rondoj ĉe fervojistoj en urboj Trieste, Sampierdarena, Venezia. Specialan agadon havis la Fervojista Grupo en Torino kaj tie Beniamino Broglio fondis "Nacian Societon de Italaj Fervojistaj E-istoj" kies grupoj de Torino, Roma, Trieste, Rivarolo, Ligure kunvenis dum la nacia E-kongreso en Torino 1924. Post propagando oni gvidis specialajn kursojn de E por fervojistoj en Trieste (d-ro Koch), Roma, (Rag. Filippi), Torino (Ramolfo), ktp. En 1929 la societo havis grupojn en Torino, Roma, Trieste, Voghera, Udine, Mantora, Verona Gorizia, poste en Napoli. Fakaj kunsidoj de E-istaj fervojistoj okazis ĉe la naciaj kongresoj de E. Nuna gvidanto de la fervojista E-movado en Italujo estas Francisco Ramolfo el Torino.
La estraro de la faŝista organizaĵo "Fervojista Postlaboro" (organizaĵo celanta instruadon, sporton, amuzon en liberaj horoj) per cirkulero en 1926 permesis instruadon de E ĉe siaj sidejoj en ĉiuj italaj urboj. La sekcioj de la sama organizaĵo en Trieste kaj Verona enhavigis E-n en sia instrua programo, poste ankaŭ tiu de Roma. En 1927-28 okazis kursoj ĉe la sidejo de tiu organizaĵo en Siena kaj Salerno La gazeto de la organizaĵo enhavis plurajn artikolojn pri E. En 1931 la nacia societo de Fervojistaj E-istoj eldonis "Frazaron por 1a vojaĝanto" en lingvoj itala kaj E.
Stenografio. Age de direktoroj de sten asocioj stariĝis en Napoli en 1928 "Nacia Asocio de stenografoj E-istoj" (prez. prof. Oreste Tafuri, sekr. prof. Fernado Quagliarella). Kursoj de E por stenografoj ĉe sten asocioj okazis en Napoli kaj en Brescia (gvid. Facchi).
Radio. El sendostacio Roma kurso gvidata de Filippi okazis en 1925; el sendostacio Torino kurso gvid. de Canuto en 1929-30. Ambaŭ kursoj vekis grandan intereson kaj konsekvence venis al la gvidantoj centoj da demandoj pri E kaj aliĝoj al nacia movado.
Gazetaro. En 1913 la E eldonejo A.Paolet eldonis monatan revuon L' E' kiu, krom provizora ĉeso pro la milito, aperis ĝis fino de 1922. De 1923 ĝis 1927 ĝia titolo fariĝis Itala E-a Revuo. En l928 ree ĝi aperis sub la malnova titolo ĝis 1929. Ĉiam tiu ĉi revuo estis sub patronado de IKE, kaj preskaŭ ĉiam ĝi pli-malpli funkciis kiel organo de IEF. Tiu ĉi revuo, kiu respegulis la tutan italan E-movadon, ĉesis en la fino de 1929 kaj estis anstataŭata de la monata Rivista Italiana di E, organo de IKE kaj IEF, eldonita en 1930-31 en Udine kaj direktita de Bodini. En 1932 ankaŭ tiu ĉi revuo ĉesis kaj estis anstataŭata de grandformata gazeto duonmonata L' E' eldonata en Torino (dir. Nicola La Colla). Ĉiuj menciitaj revuoj kaj gazetoj aperis dulingve.
Lernolibroj. El la multaj lernolibroj povas esti citataj kiel plej uzataj aŭ uzitaj, la jenaj, ordigitaj laŭ epoko de ilia apero: Marignoni, Galois, Giambene, Puccinelli, Rota-Caelli, Cattorini, Stromboli, Pomarici. untempe estas plej ofte uzataj la gra. atikoj kaj lernolibroj de Migliormi, "Manuale di E"; B. kaj E. Migliorini, E-a Legolibro; Giani, "Grammatica della lingua ausiliaria E". Vortaroj plej uzataj: Meazzini (I-E), Puccinelli (E-I), Giani (E-I), Tellini (E-I).
[redaktu] Literaturo
La E-aj tradukoj el la itala literaturo ne estas tiom multaj, kiom el aliaj gravaj literaturoj. Mencinte la verkojn laŭ la historia epoko de la pritraktata temo ni povas citi nur la libron "Antikva Romo surmare", prelego de la registarĉefo Mussolini en 1926. "Mallonga biografio de Sankta Francisko el Assisi" de Carolfi. "La Floretoj de Sankta Francisko", trad. E-en de Pizzi. "La Pesto en Milano", eltiraĵo el romano de Alessandro Manzoni. "La Devoj de l' Homo" de Giuseppe MAZZINI, trad. de Arabeno. "Pri la Devoj de la Homoj" de Pellico, trad. de Tellini. Pri la nuna faŝista regsistemo parolas la libreto "La Itala Laborĉarto". El la itala literaturo de la fino de la 19-a jarcento ni citu la tradukon de la komedio "Ŝakludado de Giacosa, kaj kelkajn ĉapitrojn ("De Apeninoj ĝis Andoj") de la mondkonata libro la "Koro" de Amicis, trad. de Castagnino; la sama E-isto ankaŭ tradukis la novelon de G. Verga "Cavalleria Rusticana". La tre konata libro por knaboj "Pinokjo" de Collodi estas trad. de f-ino Mirza Marchesi. El la nuntempa liberaturo precipe menciinda estas la traduko de "Vivo de Kristo", de Papini. Je la flno de 1932 aperis la traduko de la komedio de Goldoni "Kurioza Okazaĵo", farita de Mevo. Kaj aŭtune 1933 publikiĝis en E ĉefverko de la mondliteraturo, "La Infero" de Dante, trad. de Kalocsay (Budapest). La plimulton de la diritaj literaturaĵoj eldonis la E-ista Librejo A. Paolet, S. Vito al Tagliamento. "La Infero" estas eldonita de Literatura Mondo.
Noto. La artikolo verkita en kunlaboro kun la E-Centro Itala. G. FACCHI.