Hnat Miĥajliĉenko
El Vikipedio
Miĥajliĉenko Hnat, ukraine Гнат Михайличенко, (1892-1919) - verkisto kaj politika aganto, unu el la plej enigmaj personoj en la ukraina literaturo. servis en rusa cara armeo, sed rifuĝis en Aŭstrion. Reveninte en Ĥarkivo, li estis arestita kaj dumvive ekzilita Siberion. Ideologo de la maldekstra frakcio en ukraina parlamento Centralna Rada. 1919 - ministro pri klereco, fondinto kaj redaktoro (kun Miĥajl Semenko) de la revuo Mystectvo (Arto). Pafmortigita de rusaj soldatoj de Denikin-a armeo.
Verkis rakontojn, romanon "Blua romano".
Rakonton "Almozulino" por Ukraina antologio tradukis Volodimir Pacjurko.