Hrosvitha
El Vikipedio
Hrosvitha de Gandersheim, Germanio, vivis de ĉirkaŭ 930/935 ĝis post 970 p.Kr. Ŝi estis monaĥino en la urbeto, laŭ kiu ĝi nomiĝis. El malnova Saksa nobela familio, ŝi ricevis bonan edukon. Per sia verkado de - iom primitivaj - komedioj ŝi klopodis por forigi la paganajn aŭtorojn el la instruprogramo.
La humanisto Celtis malkovris ŝiajn verkojn en 1501. Dividiĝas ŝia verkaro en tri librojn:
la unua libro enhavas ok longajn poemojn:
- la vivo de Maria
- la ĉieliro de Jesuo
- 4 martirlegendoj
- du konvertiĝoj por interligo kun la diablo
Ofta temo estas laŭdo al ĉasteco kaj virgulineco.
La dua libro estas kolekto de ses teatraĵoj en iom rimita prozo kaj enhavas martir- kaj konvertiĝo-historiojn el la frua kristanismo. Per tio ĉi ŝi estas la plej unua teatro-aŭtoro de la Mezepoko.
La tria libro estas tre difektita, kaj konservas pli malpli duonon de epopeo pri imperiestro Otono la 1-a kaj fondohistorio pri ŝia propra monaĥinejo
[redaktu] En Esperanto
Tradukita estas Dulcitius por Antologio Latina