Kategorio:Latina literaturo
El Vikipedio
Latina literaturo estas literaturo, kiu havas tre specifan malvolviĝon kaj historion: ĝi komenciĝis en la 3a jc a.Kr. kiel nacia literaturo, grandparte nur imitante la Grekan. Sed jam depost la 2a aŭ 3a jc p.Kr. la klasika Latina ne plu estas gepatra lingvo, sed tamen daŭre restis uzata. Iom post iom la Latina literaturo fariĝis fenomeno tipe internacia: ĝiaj verkistoj estis devenaj el plej diversaj lingvejoj kaj popoloj, eĉ el Nord-Amerikaj Indiano-triboj.
Ne malprave, la Latina ekhavis la kromnomon "Patra lingvo de Eŭropo" - ĉar ĝi dumlonge estadis nenies "Patrina lingvo".
[redaktu] Klasika Periodo
La verkado en la Latina lingvo komenciĝis en la Klasika Epoko, ankaŭ konata kiel la tempo de la Romia Imperio, en la tria jc a.Kr.
Post kiam la klasika Latina ne plu estis gepatra lingvo, tamen daŭre oni plu verkis en la Latina lingvo, ĉar per tio oni povis atingi sufiĉe vastan publikon, kutime bone edukitan.
[redaktu] Mezepoko kaj Renesanco
Post kelkaj malfacilaj jarcentoj, en kelkaj fluoj dum Mezepoko la literatura nivelo denove altiĝis, dum la t.n. Karolida Renesanco, dum la Otona Renesanco kaj certe dum la vaste konata "vera" Renesanco - kaj ĉiam denove daŭre plu verkis aŭtoroj kaj aŭtorinoj en la Latina.
[redaktu] Moderna Tempo
Ankaŭ post tio, kvankam la literatura uzado de naciaj lingvoj grave kreskis, la Latina plu restis uzata, eĉ ĝis en la nuno.
Ĉi tie estas listigitaj kelkaj el la amaso da Latinaj verkistoj.
Artikoloj en kategorio "Latina literaturo"
Estas 33 artikoloj en ĉi tiu kategorio.
ACFGH |
H daŭrigoKLOPS |
S daŭrigoTVW |