Huberto Rohden
El Vikipedio
Huberto ROHDEN (Naskiĝis en la 30-a de decembro 1894 en Tubarão, Brazilo; mortis en la 7-a de oktobro 1981). Li studis en Porto Alegro kaj diplomiĝis pri scienco, filozofio kaj teologio en universitatoj de Innsbruck, Valkenburg kaj Napolo.
Li fondis kaj orientis la Brazila tutlanda movadon Alvorada (Tagiĝo), kun sidejo en San-Paŭlo kaj filioj en Rio-de-Ĵanejro, Porto Alegro kaj Goiânia.
En la jaroj 1945 kaj 1946 li ĉeestis magistran kurson ĉe Universitato Princeton, en Usono, kie li kunvivis kun Albert Einstein kaj starigis la fundamenton por la Universa Filozofio, prenante kiel bazon de l' homaj penso kaj vivo la konsisto mem de l' Universo.
Amerika Universitato de Vaŝingtono invitis lin instui sia Universan Filozofion kaj Komparajn Religiojn, kion li plenumis dum 5 jaroj.
Li faris vojaĝon en 1960 por spiritsutado kaj esplorado tra Palestino, Egiptio, Hindio kaj Nepalo, kaj li partoprenis kunsidojn kun joganoj.
Pli ol 50 librojn li verkis pri filozofio, scienco kaj religio el kiuj ok eldonitaj en Esperanto.