Huesca
El Vikipedio
Huesca (elp. Ŭezka) estas urbo en la regiono Aragono en Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la t.n. Alta Aragono. Oni foje uzas la esperantigon Osko, laŭ la malnova latina nomo Osca.
Ĝi havis (en 2004) 47.923 loĝantojn. Ĝi troviĝas je 488 m. super marnivelo kaj je 70 km de distanco de Zaragozo.
[redaktu] Provinco
Osko estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun urboj kiel Jaca, Barbastro, Fraga, Ayerbe, Monzón aŭ Sabiñánigo.