Huzo
El Vikipedio
[[Vikipedio:Kiel legi la taksonomion|]]Huzo Konserva statuso: En danĝero |
||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Huso huso
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Vidu tekston |
Huzo (Huso) estas genro de du specioj de fiŝoj el la superordo kondrosteoj (aktinopterigaj fiŝoj kun precipe kartilaga skeleto)[1] kaj ordo de acipenseroformaj.
La pli konata el la du specioj, la beluga huzo (Huso huso) vivas en la Nigra kaj la Kaspia maroj kaj en riveroj, kiuj fluas en ilin. Ĝi kreskas ĝis longeco de 6-9 metroj. Ĝia surfaco estas senskvama.
La beluga huzo naĝis ĝis Bratislavo en la Danubo, ĝis oni konstruis la akvoenergian centralon ĉe Ferpordo-interkrutejo (1964-1971). Ĝi ofte demetas frajojn en dolĉa akvo aŭ ĉe riverdelto en duonsala marakvo. Ĝi estas kaptata pro kaviaro.
La alia huzo-specio estas la kalugo (Huso dauricus). Ĝi vivas en la Amuro kaj laŭdire estas la plej granda nesalakva fiŝo de la mondo, atingante pezon de almenaŭ 1000 kg.