Ibn-Khaldun
El Vikipedio
Plena nomo: 'Abd arRaĥman Ibn Ĥaldun.
Araba historiisto (Tunizio 1332-Kairo 1406). Li studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.