Iglo
El Vikipedio
Iglo estas sezona kupolforma neĝdometo de inuitoj. La vorto simple signifas domon en la inuktituta, la lingvo de la Inuitoj.
Arkitekture la iglo estas unika, ĉar la konstrumaterialo estas brikoj el neĝo, kiuj estas tiel formitaj ke skeleto ne estas necesa.
La iglo konsistas el kupolo, la loĝejo kaj tunelo, kiu servas kiel enirejo/elirejo kaj samtempe funkcias kiel deponejo. Oni povas fari fenestron el peco da glacio.
Kelkaj eskimotriboj, speciale la triboj kiuj vivas ĉirkaŭ la Davis Markolo, tapetas la internon de la iglo per bestofeloj, kiuj povas plialtigi la temperaturon en la iglo de 2 al 10 ĝis 20 °C.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.benmeadows.com/refinfo/Tips/Article1.htm
- http://www.kstrom.net/isk/maps/houses/igloo.html
- http://home.no.net/gedra/igloo_bg.htm
- http://www.britannica.com/ebc/article-9367787