Ihor Kalinec
El Vikipedio
Kalinec (Kalynecj) Ihor, ukraine Ігор Калинець (n. 1939) - poeto, aŭtoro de 17 poemaroj, unu el kapuloj de disidenta movado en Ukrainio. El 9 libroj, skribitaj antaŭ la malliberigo (1972-1981), en Soveta Ukrainio oni eldonis nur unun, aliaj aperis eksterlande - en Kanado, Pollando. Aŭtoro de porinfanaj libroj. Loĝas kaj verkas en Lvivo.
Esperantigis lian verkaron:
- Olga Kerzjuk - Liberversa Verdikto, Laŭte!, 115
- Kris Long - poemoj en Ukraina Stelo, 1, 1991 kaj en aliaj eldonoj