Internacia datlinio
El Vikipedio

Internacia datlinio estas internacie interkonsentita linio sur la mapo de horzonoj, trairanta pli-malpli laŭ la meridiano de 180 gradoj, ĉirkaŭiranta ĉiujn civilizaciitajn regionojn. Kiam oni transiras la internacian datlinion, ŝanĝiĝas la dato. Oriente de la linio estas la dato je unu tago malpli ol en la okcidenta flanko. Tial transirante la linion deoriente okcidenten oni aldonas unu tagon (ripetas la saman tagon en la kalendaro), kaj en la mala direkto forlasas unu tagon (transsaltas unu tagon en la kalendaro).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.