IP-adreso
El Vikipedio
Komputiko > Interreto > IP > IP-adreso
IP-adreso estas adreso per kiu IP identigas komputilon en la Interreto. Ĉiu komputilo en la reto havas unikan adreson. La adreso kutime estas skribita kiel kvar nombroj inter punktoj: ekzemple, 130.94.122.195. Ĉiu el la kvar nombroj estas inter 0 kaj 255, do estas pli ol 4 miliardoj eblaj adresoj. IP-adreso estas ligita al domajna nomo per DNS.