TCP-IP
El Vikipedio
Komputiko > Interreto > TCP/IP
Aplika tavolo | HTTP, SMTP, FTP, SSH, IRC, SNMP, SIP, Telnet ... |
Transporta tavolo | TCP, UDP, ICMP, SCTP, RTP, DCCP ... |
Reta tavolo | IPv4, IPv6, ARP ... |
Kanala tavolo | Ethernet, IEEE 802.11a, Token ring, FDDI ... |
Protokola modelo TCP/IP estas definita pere de aro de protokoloj por komunikado en komputada reto.
Protokolo estas aro de reguloj kaj konvencioj, per kiu komputiloj kaj programoj de la Interreto kutime interkomunikas. Ĉi tiu paĝo mem estis sendita al vi trans la Interreton per TCP/IP. TCP/IP konsistas de du tavoloj de abstrakteco::
Programo komunikas al la Interreto per TCP. TCP laŭvice sendas kaj ricevas trans la reto per IP. Por sendi datumon, TCP hakas ĝin por fari serion de paketoj. Por ricevi, TCP kolektas la paketojn por rekonstrui la originalan datumon de la sendanto.
TCP enmetas la numeron de la pordo en ĉiu paketo. La pordo identigas la ricevantan programon.
IP enmetas la numerojn -- la IP-adresoj -- de la sendanta komputilo kaj ricevanta komputilo. Ĉiu komputilo en la Interreto havas unikan IP-adreson.
Esence la Interreto estas rivero de paketoj. Ĉiu paketo enhavas la retadreson de la komputilo al kien ĝi iras. Ĉiu maŝino laŭ la vojo movas la paketon pli proksime al la retadreso. Maŝino kiu movas paketojn laŭ la vojo de la Interreto estas nomita kluzo (angle, gateway). Tiuj maŝinoj kunligas diversajn retojn por krei la Interreton (tiele la deveno de la nomo, inter-reto).
Enhavo |
[redaktu] Arkitekturo TCP/IP
Rilate al malfacilaĵo de problemo, reta komunikado estas dividita al tavoloj, kiuj demonstras hierarkion de funkciado. Interŝanĝo de informoj inter tavoloj estas precizie definita. Ĉiu tavolo uzas servojn de malsupra tavolo kaj liveras servojn al supra tavolo.
Komunikado inter egalaj tavoloj de malsamaj sistemoj estas regata de komunikadaj protokoloj helpe de farita kunligo al najbara malsupra tavolo. Arkitekturo ebligi ŝanĝon de protokolo de unua tavolo sen influo al aliaj tavoloj.
Arkitekturo TCP/IP estas dividita al 4 tavoloj (kompare al referenca modelo RM OSI, kiu entenas 7 tavolojn):
- aplika tavolo
- transporta tavolo
- reta tavolo
- kanala tavolo
[redaktu] Aplika tavolo
[redaktu] Transporta tavolo
Liveras transportan servon kun kunigo (protokolo TCP estas fidebla) aŭ sen kunigo (protokolo UDP estas nefidebla)
[redaktu] Reta tavolo
Certigas ĉefe retan adresadon, direktadon kaj transdonadon de datagramoj. Protokoloj: IP, ARP, RARP, ICMP, IGMP, IGRP.
[redaktu] Kanala tavolo
La plej malsupra tavolo de sistemo TCP/IP ebligi aliron al fizika transiga medio.