Isaj Dratwer
El Vikipedio
Isaj DRATWER, hebreo, bakteriologo. (naskiĝis la 1-an de januaro 1905 en Varsovio; mortis en 1985). Fervora propagandisto. Prezidanto de l' Akademia E Rondo. Sekr. de komitatoj postkongresaj en 1927 kaj 1931. Ofte aperigis artikolojn (leterojn) en HDE, Pola Esperantisto, k. a. Aparte eliris Noveloj el la rusa de Romanov, 1932.
En la 50aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio, en la 60aj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo.
[redaktu] Verkoj
- Pri internacia lingvo dum jarcentoj. Tel -Avivo, 1-a eldono, 1970, 142 p.; 2-a eldono, 1977, 320 p.
- Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado. Antverpeno/La Laguna, 1980, 112 p.