Itala Interlingvistika Centro
El Vikipedio
Interlingvistikaj instancoj > IIC
Asocio fondita en Milano, Italio en novembro 1985, kun la celo kulturi interlingvistikon kaj esperantologion en Italio. Dum la unuaj dek jaroj IIC organizis landskalajn seminariojn, eldonis propran revuon Lingua Verde kaj diversajn librojn, starigis Bibliotekon de Interlingvistiko, kaj ĝenerale funkciis kiel filio de LF-koop.
Poste ĝi koncentriĝis al akademiaj medioj: interalie starigis sian Bibliotekon de Interlingvistiko ĉe Universitato IULM en Milano kaj helpis al la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. Krome daŭre funkcias kiel filio de LF-koop. Aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
Nuna prezidanto estas Tiziana Rogora, eksministro pri klerigado kaj laboro de Regiono Lombardio, senatano de la Esperanta Civito. En la scienca komitato partoprenas i.a.: Davide Astori, Federico GOBBO, Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Fabrizio Pennacchietti, Giorgio Silfer.