Izrael Lejzerovicz
El Vikipedio
Izrael LEJZEROVICZ (lejzeroviĉ; 4-a de junio 1901 en Lodz – ?; pseudonimoj: Ilo kaj Georgo Verda) estis hebrea esperantisto, ĵurnalisto kaj komercisto. Gvidanto de la Esperanto-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj Esperantistoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn Esperantistojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agadon de L. Kelkjara prez. de la Tutmonda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola Esperantisto, HDE kaj LM. Kiel originala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej individuaj fenomenoj en la E-ista literaturo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mistera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda lingvo, 1933. LK. F. SZILÁGYI.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |