Jérôme Bonaparte
El Vikipedio
Jérôme Bonaparte (n. je 15-a de novembro de 1784 en Ajaccio; † 24-a de junio en 1860 en kastelo Villegenis, ĉe Paris) estis la pli juna frato de Napoléon Bonaparte. Inter 1807 kaj 1813 li estis reĝo de Vestfalia Reĝlando.
Li servis en la franca mararmeo, poste li veturis al Usono kaj geedziĝis kun Elizabeth Patterson (1785-1879), filino de Baltimora komercisto. Iliaj komunaj filoj Jérôme Napoleon Bonaparte naskiĝis en Anglio. Napoleon neniigis pli poste tiun geedziĝon, kiu ne rekonis lin kiel ĉefan familiestron.
Jérôme akiris post Paco de Tilsit (1807) la Vestfalan Reĝlandon, kiun oni volis igi napoleona modelŝtato, sed tio ne sukcesis pro la daŭra monmanko.
Jérôme geedziĝis kun Katharina von Württemberg, kun kiu ili havis 4 gefilojn.