Jósvafő
El Vikipedio
Jósvafő estas vilaĝo en Hungario en la areo de la Nacia Parko Aggtelek ĉe la hungara-slovaka limo, en la departemento Borsod-Abaúj-Zemplén. En Jósvafő troviĝas la famaj gutŝtonaj grotoj, pluetendiĝoj de kavernoj de Aggtelek. La areo estas listigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
la vilaĝo estis unuafoje menciita en 1272. En 1998 la lernejo ĉesis sian agadon la konstruaĵo iĝis vilaĝodomo (de la vilaĝa estraro).
En la vilaĝo troviĝas konstruaĵo de iama muelejo, proksime al la vilaĝo la elirejo de kaverno, hotelo Tengerszem, fonto de Jósva kaj lageto Tengerszem (marokulo).
Vidu ankaŭ: Derenk