Jane Goodall
El Vikipedio
Jane GOODALL (3-a de aprilo, 1934) estas unu el la plej eminentaj spertuloj pri primatoj. Ŝi ne edukiĝis kiel sciencisto sed laboris kiel sekretario en Bournemouth, Anglio.
Ŝi havis grandan intereson pri bestoj kaj pro tio fine gajnis postenon en 1966 kiel sekretario al la antropologo Louis Leakey en Afriko.
Post kelkaj monatoj ŝi sukcesis konvinki lin ke ŝi estus taŭga persono studi grupon de ĉimpanzoj en la arbaro Gombe apud Lago Tanganjiko.
Inter ŝiaj gravaj eltrovoj ŝi rimarkis ke ĉimpanzoj montras homsimilan konduton - ekzemple ke ili kapablas krei kaj utiligi ilojn.
En 1977 ŝi fondis instituton por mediprotektado.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Roger Fouts
- Diane Fossey
[redaktu] Eksteraj ligoj
- (angle) Jane Goodall Institute