Javorník (Jeseník)
El Vikipedio
Javorník, Perlo de Riĥleba montaro estas malnovepoka, de multaj mitoj ŝpinita limregiona urbo, situanta en lokoj, kie la plata Vidnava ebenaĵo abrupte transiras en Travná-n montetaron, la plej nordan subtutaĵon de Riĥleba montaro. La supra parto de Javorník ankoraŭ troviĝas en profunda valo de la samnomata rojo, kiu kondukas en najbarajn, sub adinistradon de Javorník falantaj montarajn vilaĝojn Travná kaj Zálesí. La centra parto de Javorník kaj la malsupra parto nomata Javorník Ves jam situas sur ebenaĵo. Al Javorník apartenas ankoraŭ vilaĝetoj Bílý Potok kaj Horní Hoštice.
Belega dominaĵo de la urbo estas kruta Jánský vrch (345 m), sur kiu staras impona kastelo Jánský Vrch. La unuaj skribmencioj devenas el la jaro 1291, sed estas klare, ke Javorník estiĝis pli baldaŭ. En pasinteco kaj nuntempe Javorník estis kaj estas kultura kaj aŭtonomia centro de la tuta ĉirkaŭaĵo. Inter la plej signifajn konstruaj memorigaĵoj apartenas jam menciita kastelo Jánský Vrch komune kun belega kastelparko, tombeja preĝejo de sankta Kruco el la 13-a jarcento kaj preĝejo de La plej sankta Triopo el 1725. En la placo, proklamita urba memoriga zono, konserviĝis kelke da urbanaj domoj kun urbodomo.
[redaktu] Turismo
En la ĉirkaŭaĵo estas markita granda kvanto de turismaj vojoj kaj ciklovojoj, kiuj kondukos la vizitanton tra belega naturo de Riĥleba montaro. Dum kelke da minutoj ni povas viziti malnovepokajn polajn urbojn Zloty Stok, Paczków aŭ Otmuchów aŭ ekz. grandegan Otmuchowan lagon.
Proksime de Javorník, en la t.n. Urba arbaro, vizitanto povas trovi kapelon de sankta Antonio, unikan rokrigardejon nomata Diablaj predikejoj. Sur ambaŭ deklivoj de Kankra valo staris en la pasinteco du gardoburgoj - Pustý zámek kaj Rychleby.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jeseník | |
▼ | |
Bělá pod Pradědem ~ Bernartice ~ Bílá Voda ~ Černá Voda ~ Česká Ves ~ Hradec-Nová Ves ~ Javorník ~ Jeseník ~ Kobylá nad Vidnávkou ~ Lipová-lázně ~ Mikulovice ~ Ostružná ~ Písečná ~ Skorošice ~ Stará Červená Voda ~ Supíkovice ~ Uhelná ~ Vápenná ~ Velká Kraš ~ Velké Kunětice ~ Vidnava ~ Vlčice ~ Zlaté Hory ~ Žulová | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |