Zlaté Hory
El Vikipedio
Zlaté Hory (laŭvorte Ora Montaro) estas urbo en Ĉeĥa Silezio situanta ĉe ĉeĥa-pola limo, 30 km nordokcidente de urbo Bruntál, 15 nordnordoriente de distrikta urbo Jeseník.
Zlaté Hory (antaŭe Cukmantl, la hodiaŭa nomo ekde la jaro 1945) estas malnova minista urbo, kies prospero estis kunigita kun kolonigado en la 12-a jarcento, subtenata de olomouca kaj vroclava episkopejo en konekso kun malkovro de ortrovejoj. Ĝi estis kaj estas centro de erctrovejo de Zlaté Hory, la urbo ĝi estas ekde la jaro 1263. Oni unue akiris la oron per ellavado el sablo, pli malfrue eĉ per subsupraĵa minado, precipe en Příčný vrch (Transversa Monto) sude de la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La minado kulminis en la 16-a jarcento, en la 18-a jarcento venis malfloro. La plej granda peco de oro (1,78 kg), trovita en la jaro 1591, estis dediĉita al imperiestro Rudolfo la 2-a. En pli juna periodo oni minis ankaŭ arĝenton kaj neferajn metalojn (ĉefe kupron). En la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo troviĝas pluraj spuroj kaj antropogenaj formoj post historia kaj ankaŭ antaŭ nelonga minado (precipe en Příčný vrch). Hodiaŭ Zlaté Hory estas refreŝigeja kaj turisma centro.
Foje tre riĉa urbo havas renesancan kaj barokan arkitekturon. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas ruinoj de burgoj Leuchtenštejn kaj Edelštejn.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jeseník | |
▼ | |
Bělá pod Pradědem ~ Bernartice ~ Bílá Voda ~ Černá Voda ~ Česká Ves ~ Hradec-Nová Ves ~ Javorník ~ Jeseník ~ Kobylá nad Vidnávkou ~ Lipová-lázně ~ Mikulovice ~ Ostružná ~ Písečná ~ Skorošice ~ Stará Červená Voda ~ Supíkovice ~ Uhelná ~ Vápenná ~ Velká Kraš ~ Velké Kunětice ~ Vidnava ~ Vlčice ~ Zlaté Hory ~ Žulová | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |