Jessica Lynch
El Vikipedio
Jessica LYNCH, naskita la 26-an de aprilo 1983 en Palestine (Okcidenta Virginio), estis usona soldato en la tria golfa milito.
Ŝi estis militkaptito de Irako, kaj la usona armeo asertas, ke oni perforte liberigis ŝin el iraka hospitalo. Oni honoris ŝin kiel heroon, ĉar ŝi "batalis ĝis la lasta kuglo" kaj estis torturita. Impresaj raportoj pri la liberiga batalo estis disvastigitaj televide.
Post sia reveno en Usonon Lynch deklaris, ke okazis nek batalo (ĉar ŝia fusilo misfunkciis) nek torturo, ke oni bone traktis ŝin en la hospitalo (ŝi havis rompitajn brakon kaj femuron, verŝajne pro aŭta akcidento). Laŭ alilandaj raportoj ne necesis batalo por liberigi ŝin, ĉar la hospitalo ne estis gardita.
En aŭgusto 2003 Lynch ricevis honoran eksigon el la armeo, pro medicinaj kialoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.