Joan Font-Giralt
El Vikipedio
Joan FONT i GIRALT [ĵuan' fon i ĵiral'] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1899, mortis la 17-an de aŭgusto 1936) estis kataluna esperantisto, pastro kaj profesoro en la Seminario-Kolegio de Santa Maria del Collell. Li estis gvidanto de la katolika Esperanto-movado: li estis prezidanto de IKUE de 1927 ĝis 1935; li redaktis kaj eldonis Esperon Katolikan de 1932. Li ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn kongresojn. Li estis bona oratoro.
[redaktu] Ligiloj
Tiu ĉi artikolo tiris informon el Enciklopedio de Esperanto.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.