Johano Karlo la 1-a (Hispanio)
El Vikipedio
Johano Karlo la 1-a (Juan Carlos DE BORBÓN Y BORBÓN [ĥŭan' karlos de borbon' i borbon']), hispana reĝo depost 1975, naskiĝis en Romo en ekzilo (6-a de januaro 1938. Filo de Juan de Borbón Y BATTENBERG kaj nepo de reĝo Alfonso la 13-a. Li edziĝis kun Sofia De Grekio (1962) kaj en 1969 estis proklamita princo de Hispanio kaj sekvanto de Francisco Franco kiel regnestro, kun titolo de reĝo. Kiam mortis Franko, la hispana parlamento proklamis Johanon Karlon la 1-an kiel reĝo. Ĉefo de la hispana reĝa familio (dinastio Burbonoj) tra la rezigno de sia patro (1978), li ratifis kaj aprobis la konstitucion de 1978. Dum la puĉo de 23-a de februaro 1981, li sukcesis teni la armeestrojn lojalaj al demokratio.
Antaŭulo: Alfonso la 13-a 1902 - 1931 |
Reĝo de Hispanio 1975 - hodiaŭ |
Heredonto: Felipe, Princo de Asturias |
Antaŭulo: Francisco Franco 1939 - 1975 |
Ŝtatestro de Hispanio 1975 - hodiaŭ |
Posteulo: Reĝo de Hispanio |
Oficialaj TTT-paĝoj de la hispana Reĝa Domo.