John Reed
El Vikipedio
John REED (22-an de oktobro, 1887 – 19-an de oktobro, 1920) estis usona verkisto kaj komunisto.
Li studis ĉe la Universitato Harvard kaj poste vojaĝis al Anglio kaj Hispanio. Li revenis al Usono kaj komencis karieron kiel ĵurnalisto. Li laboris por diversaj maldekstremaj gazetoj ekz. New Review kaj The Masses.
En 1914 li verkis pri la revolucio en Meksikio por la gazeto Metropolitan Magazine. Li restis dum 4 monatoj kun Francisco Villa kaj priskribis la bataladon en sia libro Insurgent Mexico eldonita en la sama jaro.
Dum la unua mondmilito li laboris por la gazeto Metropolitan Magazine sed ĝi rifuzis kelkajn artikolojn ĉar ili estis tro maldekstremaj.
En 1916 liaj raportoj pri la batalado en Germanio, Serbio, Rumanio, Bulgario kaj Rusio estis eldonitaj en la libro The War in Eastern Europe. Poste li revenis al Usono kaj geedziĝis al la ĵurnalisto Louise Bryant. Ili ambaŭ vojaĝis al Rusio por raporti pri la revolucio en Sankt-Peterburgo por la gazeto The Masses.
En 1919 lia libro Ten Days which Shook the World priskribis kritikan historian tempon kiam Lenino (amiko de Reed) premis la bolŝevikojn preni la povon.
Kvankam Reed havis grandan entuziasmon por la revolucio kaj eble tio kolorigis lian vidpunkton, la libro donas unikan kaj seriozan raporton pri grava historia evento.
En 1919 li organizis la Komunista Laborpartio en Usono kaj estis fondinto kaj redaktoro de The Voice of Labour. Dum mallonga tempo li estis la soveta konsulo en Novjorko.
Post akuzoj pro ŝtatperfido li fuĝis al Finlando kie la instancoj malliberigis lin kaj poste interŝanĝis lin por finnaj malliberuloj en Rusio.
Dum li estis en Rusio li sekrete kontaktis Bryant kiu kunigis lin. Ĉe la pinto de lia kariero li mortis pro tifoida febro kaj oni enterigis lin apud aliaj herooj de la revolucio en la muroj de la Kremlo en Moskvo.
Li estis tre populara radikala gvidanto kaj oni kreiis John Reed-klubojn en Usono.
Lia vivo estis la temo de populara filmo Reds(Ruĝuloj), (1981).
[redaktu] Eksteraj ligoj
Ten days that shook the world - angla lingvo eldono de la libro Ten days that shook the world