Jonathan Pool
El Vikipedio
Jonathan POOL, naskita en 1942 en Ĉikago, estas usona fakulo pri politika scienco. Li interalie okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj socilingvistikaj demandoj.
Pool estis profesoro pri politika scienco ĉe pluraj universitatoj usonaj kaj alilandaj: Ŝtata Universitato de Novjorkio, Vaŝingtonio, Mannheim, Bielefeld; en la universitato de Paderborn li laboris pri maŝina instruado. Kune kun Reinhard Selten li verkis la libron Ĉu Mi Lernu Esperanton? Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj, en kiu ili ludoteorie esploras la situacion de ebla lernonto de planlingvo.
Pool estas fondinto kaj prezidanto de fondaĵo Utilika, kies celo estas subteni "universalan interagadon" (speciale lingvan). Li kunlaboris en la redakstistaro de la revuo LPLP.
[redaktu] Ekstera ligilo
- Paĝo de Pool ĉe fondaĵo Utilika
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.