Reinhard Selten
El Vikipedio
Reinhard Justus Reginald SELTEN [RAJNhat SELtn], naskita la 5-an de oktobro 1930, estas matematikisto, ekonomikisto kaj esperantisto.
Li naskiĝis en Breslau, Germanio (hodiaŭ Vroclavo, Pollando). Post la Dua mondmilito li ekloĝis en Okcidenta Germanio. Li studis matematikon en Frankfurt am Main, faris la magistronivelan ekzamenon en 1957 kaj doktoriĝis en 1961. Post plurjara laboro en ekonomiscienca esplorgrupo kaj unujara restado en Usono li en la jaro 1968 habilitiĝis pri ekonomiko en Frankfurto ĉe Majno. Poste li laboris kiel profesoro en Berlino, Bielefeld kaj Bonn. En 1996 li emeritiĝis. Li estas membro kaj honora senatano de AIS San-Marino, membro de la "Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften" (Nordrejn-Vestfalia Akademio de la Sciencoj) kaj "Fellow of the Ecometric Society".
Grava esplorkampo de Reinhard Selten estas la ludoteorio. En 1994 li (kune kun John HARSANYI kaj John NASH ricevis la premion pri ekonomiko de la sveda Regna Banko "memore al Alfred Nobel" (ofte nomata Premio Nobel pri Ekonomiko). Li estis la unua germano, kiu ricevis tiun premion.
Selten estas fervora esperantisto kaj dum la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino en 1999 gvidis la Internacian Kongresan Universitaton kiel rektoro.
[redaktu] Listo de verkoj
- Ĉu mi lernu Esperanton? : Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj ; (symmetric equilibria in linguistic games) / Reinhard Selten kaj Jonathan Pool - Bielefeld : Inst. für Math. Wirtschaftsforschung an d. Univ., 1982. - (Working papers / Institute of Mathematical Economics ; 112)
- Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj : ĉu mi lernu esperanton? = Einführung in die Theorie sprachlicher Spiele / Reinhard Selten ; Jonathan Pool. - Berlin [k.a.] : Akad. Libroservo, 1995. - (Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft ; Bd. 36, 1995, [Beih.]) ISBN 3-929853-03-5
- La fina venko - ludoteoria modelo / Reinhard Selten. - En: Al lingva demokratio : aktoj de la Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Prago, 20 - 23 julio 1996 ; p.[175] - 176. [Diskuto p. 177 - 183. Resumo angla p. 33, resumo franca p. 43]
- La kostoj de la Europa lingva (ne-)komunikado / red. Reinhard Selten. Ideo kaj projekto de Giorgio Pagano. Scienca kunordigo de Carlo Minnaja. [Elitaligoj de Umberto Broccatelli]. - Roma: Esperanto Radikala Asocio, 1997. - X, 148 p. : grafikaĵoj, + aldonaĵo, bibliogr. Originala titolo: I costi della (non)comunicazione linguistica europea.