Jorge Isaacs
El Vikipedio
Literaturo > Hispanlingva literaturo > Jorge ISAACS
Jorge ISAACS [ĤORĥe isaAks] (1837-1895), kolombia verkisto kies famo ŝuldiĝas al malgranda volumo de poemoj, Poezioj (1864), kaj al unu sola romano, [María] (1867), kiu havis tujan sukceson kaj fariĝis la romano plej populara, imitita kaj legita de multaj latinamerikanoj, nur superita, laŭ la kritikistoj, de Cent jaroj de Soleco de Gabriel García Márquez.
Isaac estis ido de riĉa familio jud-brita kiu transloĝiĝis el Jamajko al propraĵo en la provinco Valo de Kaŭko, proksime de Kalio, kie li naskiĝis. Studojn en Bogoto kaj, anstataŭ sekvi kuracistan karieron, kiel li planis, li enviciĝis en la Armeo por batali en la milito de Kaŭko (1860-1863), civila milito kiu detruis la propraĵojn de la familio kaj forigis lin de liaj riĉaĵoj. Malriĉiĝinte, Isaacs transloĝiĝis al Bogoto kun la celo sin dediĉi al literaturo. Lia unua kolekto de poemoj havis grandan sukceson, same kiel [Maria], lirika sentimentala romano kaj lia plej bona verko, kiu rikoltis spektaklan sukceson. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento, la verko havis 50 eldonojn.
Isaacs estis nekapabla ripeti la sukceson de tiu ĉi lia unua romano, malgraŭ ke li daŭre provadis. Li alternis la literaturon kun kelkaj postenoj ene de la burokrata medio, kaj estis konsulo de sia lando en Ĉilio. Tamen, oni ade malpermesis al li la eblecon rehavigi al si la familian riĉecon kaj en 1895 li mortis en Ibageo, Tolimo, meze de la malriĉeco.