Joshua Abraham Norton
El Vikipedio
Joshua Abraham NORTON (naskiĝis ĉ. 1815, mortis la 8-an de januaro, 1880) estis estimata civitano de Sanfrancisko kiu en 1859 proklamis sin mem kiel la unua kaj nura Imperiestro de Usono.
Kvankam li ne havis politikan potencon, kaj lia influo estis nura kun liaj ĉirkaŭuloj, li estis solene regalata en Sanfrancisko, kaj valuto en lia nomo estis honorata en la lokoj, kiujn li frekventis. Li korespondis kun Reĝino Viktorino de Britio, kaj anoj de Sanfrancisko nomigis lin "Sia Imperia Moŝto."
Kvankam ĝenerale li estis opiniata kiel frenezulo, aŭ almenaŭ strangulo, la anoj de Sanfrancisko (kaj multa de la mondo) en la 19-a jarcento celebris lian ĉeeston, lian humuron, kaj liajn farojn, precipe lian "mandaton" ke la Kongreso de Usono esti malunuigita per forto, kaj liajn dekretojn, kiuj demandis ke ponto estu konstruita trans la Golfo de Sanfrancisko. Verkisto Mark Twain estis loĝanto en Sanfrancisko dum parto de la "reĝado" de Imperiestro Norton, kaj la Reĝo en La Aventuroj de Huckleberry Finn estas parte bazita pri Norton.