Judio
El Vikipedio
Judio aŭ Judujo estis nomo por antikva lando de Judoj en suda Palestino. Alia nomo por ĝi estas Judeo aŭ Judajo.
Judeo estis regno starigita de judoj revenintaj el la babilona ekzilo. En la jaro – 63 ĝi estis konkerita de Pompeo kaj iĝis dependa de Romio. Ek de jaro 6 ĝi estis romia provinco (kun la nomo Iudaea).
Inter 41 kaj 44 la regiono estis laŭnome aŭtonoma reĝlando sub Herodo Agrippa, sed poste denove romia provinco. Ĉirkaŭ 70 okazis ribelo kaj bataloj kun Romio, partoj de la provinco estis detruitaj.
En 135 la nomo de la provinco, kies teritorio variis, estis ŝanĝita al Syria Palaestina (latine siria Palestino).
La romiaj provincoj en la tempo de Trajano (98–117)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.