Judit Polgár
El Vikipedio
Judita Polgár (hungare: POLGÁR Judit), naskita la 23-a de julio 1976, estas hungara ludistino. Senkompare la plej forta ina ŝakisto en la historio, ŝi estis rigardata kiel 8-a en la mondo en la FIDE-listo de oktobro de 2005 kun Élő-klasifiko de 2735, la sola virino en la listo de la plej fortaj 100 ludantoj, eldonita de FIDE. Ŝi fariĝis grandmajstro en 1991, je la aĝo de 15 jaroj kaj 4 monatoj, rompante la antaŭan rekordon de plej juna grandmajstro, establitan de Bobby Fischer en 1958.
Enhavo |
[redaktu] Fono
Judita Polgar venas de juda familio en Budapeŝto, Hungario. (Pluraj el ŝiaj familianoj estis mortigitaj dum la Holokaŭsto, kaj ŝia avino estis postvivanto de Aŭŝvico.)
Kune kun siaj du pli maljunaj fratinoj, Suzanna (GM) kaj Sofia (IM), ŝi estis parto de pedagogia eksperimento kondukita de ilia patro, Polgár László, kiu tiel klopodis pruvi, ke infanoj estas kapablaj je eksterordinaraj sukcesoj, se trenataj jam de tre frua aĝo en specialista subjekto. "Genioj estas farataj, ne naskataj", estis la tezo de László, kiu, kun sia edzino Klara, edukis siajn tri filinojn hejme, kun la ŝakludo kiel specialista subjekto.
Kontraste al la fratinoj kiuj elmigris (Sofia al Israelo, Suzanna al Novjorko), Judita restis en Hungario kaj edziniĝis al FONTS Gustav, Budapeŝta bestokuracisto.
[redaktu] Kariero
Judita Polgar estas rigardata kiel la plej forta sakludantino de ĉiuj tempoj. Instruita en siaj junaj jaroj fare de sia fratino Zsuzsa (kiu mem fine fariĝis mondĉampionino, kaj plue estas la dua plej forta ludantino en la mondo), Judita ĉiam preferis turnirojn por viroj, dekomence klarigante, ke ŝi volas fariĝi la vera monda ĉampiono de ŝakludo. Ŝia konstanta ascendo tra la rankoj de la monda ŝaka elito igis multojn demandi al si, ĉu ŝi ne vere sukcesos je tiu altega celo. Polgar venkis preskaŭ ĉiujn mondajn ĉefajn ludantojn, inkluzive de la estinta mondĉampiono Garry Kasparov, rigardata de multaj kiel la plej forta ŝakludanto de ĉiuj tempoj.
En la FIDE-listo de aprilo de 2003, la klasifiko 2715 atingita de Polgar faris ŝin la 10-a ludanto en la mondo, la unua virino iam ajn inter la Mondaj Unuaj Dek. En tiu sama jaro, Judita elhavis sian plej altan venkon: nevenkitan klaran 2-an vicon en la ŝakturniro Corus, de kategorio 19, en Wijk aan Zee, Nederlando, nur je duon-poento malantaŭ la Hinda stelulo Viswanathan Anand, kaj je plena poento malantaŭ la mondĉampiono Vladimir Kramnik. [1]
En 2004, Polgar prenis iom da ferio el la ŝakludo por naski sian filon, Olivér. Pro tio ŝi estis rigardata "neaktiva" kaj ne listigata en la FIDE-listo de januaro de 2005. Ŝia fratino Zsuzsa, nun konata kiel Susan, reaktivigis sian ludantecon dum tiu periodo kaj portempe refariĝis la ŝakludantino n-ro unu.
Judita Polgar revenis al la ŝakludo dum la prestiĝa turniro Corus je la 15-a de januaro 2005 kun la rezulto 7/13. Pro tio ŝi reaperis en la FIDE-listo de aprilo de 2005, gajninte kelkon da poentoj pro ŝia pli-bona-ol-atendita performanco ĉe Corus. En majo ŝi refoje havis pli-bonan-ol-atendita performancon en Sofia, Bulgario, finiĝante tria. Ŝi plue gajnis poentojn en la FIDE-listo de julio de 2005. Tio permesis al ŝi reteni sian postenon kiel 8-a geludanto en la mondo.
En septembro de 2005, Polgar fariĝis la unua virino en la lukto por la ŝaka mondĉampioneco. Vidu FIDE mondĉampioneco 2005.
[redaktu] Literaturo
- en: Forbes, Cathy: The Polgar Sisters: Training or Genius? (Henry Holt & Co., 1992)
- en: Hurst, Sarah: Curse of Kirsan: Adventures in the Chess Underworld. Russell Enterprises, 2002.