Holokaŭsto
El Vikipedio
"La holokaŭsto" estas la nomo, kiun oni en la angla lingvo kutime donas al la amas-murdo de milionoj da homoj farita de la nazia germana registaro en ĝiaj koncentrejaj kampoj dum la dua mond-milito. (Vidu malsupre pri ŝoaho.)
La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la nazia registaro de Germanio, laŭ kiu kelkaj grupoj de homoj, kiel la Judoj, la Ciganoj, la samseksemuloj aŭ la handikapuloj devis esti komplete forviŝitaj de la mondo por la bono de Germanio. En la koncentrejoj mortis ne nur ili, sed ankaŭ aliaj malliberuloj, kiuj venis plejparte de la slavaj landoj. La naziaj koncentrejoj troviĝis ĉefe en Germanio kaj Pollando, kaj la plej konataj el ili estis Auschwitz, Dachau kaj Treblinka.
- Nombro de mortintoj
La kvanto da homoj, kiuj mortis en ili, verŝajne estas 15-20 milionoj. Jen estas taksoj pri la kvanto da homoj murditaj en la koncentrejoj:
5-6 milionoj da judoj (inkluzive de 3 milionoj da polaj judoj); 300.000-800.000 ciganoj; 200.000-300.000 handikapuloj; 10.000-25.000 samseksemuloj; 2.000 atestantoj de Jehovo; 2.5-3.5 milionoj da ne-judaj poloj; 3.5-6 milionoj da aliaj slavaj civiluloj; 2.5-4 milionoj da rusaj milit-kaptitoj; 1-1.5 milionoj da politikaj disidentoj (inkluzive de esperantistoj);
La plejmulto de la viktimoj de la Holokaŭsto mortis pro malsato au manko de energio, ĉar en la koncentrejoj la kaptitoj estis devigataj laboregi en teruraj kondiĉoj. Multaj homoj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj, kiuj ne povis labori, estis mortigitaj rekte per venenaj gasoj.
- La judoj
La juda popolo estis verŝajne la plej granda suferanto en la holokaŭsto, ĉar mortis pli-malpli 6 milionoj da ili el tuta populacio de nur 11-12 milionoj en la tuta Europo. Ilia amas-murdo estis origine kaŭzita ankaŭ de jarcentoj de antisemitismo tra la tuta Europo, kaj en kelkaj orient-eŭropaj landoj la nazioj trovis lokanojn, kiuj pretis kunlabori en la ĉasado de judoj (dum aliaj lokanoj kelk-foje helpis ilin kaŝiĝi). Nuntempe restas tre malmulte da judoj en Orient-Europo, ĉar tiuj, kiuj sukcesis eskapi au travivi kutime ne revenis al siaj landoj post la milito. Kelkaj el la judoj fuĝis al Palestino dum aŭ post la milito kaj kontribuis al la kreado de la juda ŝtato de Israelo, kiu verŝajne ne ekzistus sen la holokaŭsto.
- Post la Holokaŭsto
La holokaŭsto estas konsiderata nuntempe unu el la plej teruraj kazoj de intenca genocido en la historio de la homaro, kaj ĝi multe ŝokis la konscion de la Eŭropanoj. La germana registaro kaj ĝia popolo ege pardonpetis pri la okazaĵo en la jaroj post la dua mond-milito, kaj ankaŭ pagis kompensojn al multaj el la travivintoj.
Nuntempe ekzistas ankoraŭ kelkaj historiistoj, ekzemple la Brito David Irving, kiuj provas nei la okazon de la nazia genocido, sed ĉi tiuj tiel nomataj "negaciistoj" neniam povis kaŝi la historiajn faktojn. Tio, kio movas ĉi tiujn historiistojn, estas ofte antisemitismo aŭ simpatio por naziismo.
Kelkaj homoj uzas la vorton "shoa" (ŝoaho), kiu en la hebrea signifas "katastrofo", por anstataŭigi la vorton "holokaŭsto".
Ekzistas multaj libroj verkitaj de travivintoj de la Holokaŭsto, inkluzive de la verkaĵoj de la italo Primo Levi.
Enhavo |
[redaktu] deportado el Hungario
La unuaj deportadoj de hungaraj judoj okazis en 1941, post ekatako kontraŭ Sovetunio. Tiam la registaro transportis la judojn – kiuj ne havis ŝtatanecon - al teritorio okupita de Germanio. Tie la nazioj murdis ilin. (Tio okazis en Kaenjec-Podolsk, kie mortis 23.000 judoj)
La amasa deportado de la hungaraj judoj komenciĝis printempe, frusomere de 1944, post okupo de Hungario (19-a de marto). Inter la 15-a de majo kaj 9-a de julio, la nazioj - per fervora helpo de la hungaraj oficistoj – ĉ. 437.000 judojn al Aŭŝvico. La deportadon ĉesigis la guberniestro de Hungario, Miklós Horthy je forta premo, minaco de la eksterlando. En tiu deportado suferis unuavice la provincaj judoj, la ĉefurbaj judoj saviĝis.
La unuaj vagonoj forlasis Hungarion la 28-an de aprilo, la amasa deportado okazis ekde la 15-a de majo.
Post la nazia puĉo de Ferenc Szálasi (15-a de oktobro 1944), denove komenciĝis la perforta persekuto de la judoj. La judoj devis eĉ laborservi dum la milito kaj dum la piedmarŝoj multaj mortis.
[redaktu] datoj de cigana holokaŭsto
- 1926, Bavario: Leĝo kontraŭ "ciganoj, vagabondoj kaj laborevitantoj"
- 1936: kolekto de ciganoj antaŭ la Berlina Olimpio al cigana kampadejo
- ĝis 1941 forpelo poste neniigo
- 1941: neniigo en Treblinka, Sovetunio
- 1942: Lodz: neniigo en gasaj ŝarĝaŭtoj
- 1942-44: neniigo en Aŭŝvico (23.000 ciganoj el 15 landoj)
- 1944.08.02.: mortis 2.897 ciganoj en Aŭŝvico
[redaktu] Komparu kun:
Monumento por la murditaj judoj de Eŭropo, fina solvo
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.ushmm.org
http://www.yadvashem.org
http://www.ushmm.org/wlc/en
http://www.yad-vashem.org.il
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |