Julius Hanauer
El Vikipedio
D-ro fil. Julius HANAUER (naskiĝis la 21-an de septembro 1872 en Mannheim; mortis dum la dua mondmilito) estis germana esperantisto kaj bibliotekisto.
Li estis unua vicprezidanto de GEA kaj honora membro de la Esperanto-grupo en Frankfurto ĉe Majno. Li estis la aŭtoro de anonima broŝuro Germanaj fremdvortradikoj en Esperanto. Li elpensis metodon de instruado de Esperanto per izolitaj literaĵoj kaj silabaĵoj, montritan je unua fojo dum la UK en 1908. Poste li unuigis tiun ĉi metodon sur filmo (por starantaj projekcioj) kaj montrigis ilin dum la UK 1929. En la lastaj jaroj li proponis la prilaboron de internaciaj vortaroj laŭ la decimala sistemo de klasigo (Melvil Dewey).
[redaktu] Citaĵo
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hanauer Julius, germano, d-ro fil., bibliotekisto. Nask. 21 sept. 1872 en Mannheim. Estis unua vicprez. de GEA kaj hon, membro de la EG en Frankfurt a. M. Aŭtoro de anonima broŝuro Germanaj fremdvortradikoj en E. Elpensis metodon de instruado de E per izolitaj literaĵoj kaj silabaĵoj, montritan je unua fojo dum la UK en 1908. Poste li unuigis tiun ĉi metodon sur filmo (por starantaj projekcioj) kaj montrigis ilin dum 1a UK 1929. En la lastaj jaroj li proponis la prilaboron de int. vortaroj laŭ la decimala sistemo de klasigo (Melvil Dewey). |