Kömlőd
El Vikipedio
Kömlőd estas vilaĝo en Hungario, departemento Komárom-Esztergom. Ĝi estas alveturebla sur aŭtovojo M1 tra Tata sudokcidente, 11,9 km al direkto de vilaĝo Dad.
En la vilaĝa limo troviĝas huna gardoholmo, kio pruvas la loĝatecon de la loko. La unuaj arkitekturaj trovitaĵoj venas el la epoko de la avaroj. La unua skriba mencio venas el 1439. La nomo venas verŝajne el la hungara komló (lupolo). En la mezepoko ĝi apartenis al la fortikaĵo de Gesztes, alifoje al nobela posedaĵo, kaj en 1543 ĝi pereis pro la dua turka militiro.
En la vilaĝo setliĝis Pázmándy Gergely post la forpelo de la turkoj el Hungario. En 1722 loĝis tie jam 7 nobela familio. Ili estis religie reformatoj.
Famaj naskitoj de la vilaĝo:
- Obernyik Károly dramoverkisto
- Pálóczi Horváth Ádám poeto, polihistoro
- József Natonek
Tie laboris, vivis: