Kaŭ
El Vikipedio
Kaŭ estas neologisma esperanta konjunkcio, kiu kunigas la konjukciojn kaj kaj aŭ. Oni uzas la konjunkcion kaŭ anstataŭ aŭ, kiam oni volas emfazi, ke inter du diraĵoj (aŭ objektoj) A kaj B ne temas pri rilato de malinkluziva aŭ (veras aŭ A, aŭ B, sed ne ambaŭ samtempe), sed ke povas veri aŭ A, aŭ B, aŭ eĉ ambaŭ samtempe (do A kaj B).
Principe la ideo, ke konjunkcio esprimanta la kombinitan ideon de "kaj" kaj "aŭ" ekzistu, bonas, tamen tion oni povas atingi ankaŭ sen enkonduko de novismo simple dirante kajaŭ. Kaŭ do apartenas al la kategorio superflua balasto kaj antaŭvideble ne trovos la subtenon de la lingva komunumo.
[redaktu] Vertabelo
Jen vertabelo montrata la funkciojn de kaj, aŭ=kaŭ kaj eksluziva aŭ (0 = jes/veras; 1 = ne/neveras):
A | B | A kaj B | A aŭ=kaŭ B | A malinkluziva aŭ B |
---|---|---|---|---|
0 | 0 | 0 | 0 | 0 |
0 | 1 | 0 | 1 | 1 |
1 | 0 | 0 | 1 | 1 |
1 | 1 | 1 | 1 | 0 |
[redaktu] Kaŭ en aliaj lingvoj
En plej multaj lingvoj verŝajne ne ekzistas unu vorta kunmetaĵo (malkiel eblas kaj estas en Esperanto).