Kabo (geografio)
El Vikipedio
Aliajn signifojn de kabo montras la apartigilo.
Kabo aŭ terkapo estas la pinto de ter-lango, kiu elstaras en la maron.
Kaboj estas signifaj por ŝiptrafiko, ĉar ili
- influas la marfluojn,
- povas esti danĝeraj obstakloj,
- protektas la flankan maron kontraŭ ventego kaj ondegoj,
- povas prezenti ŝipvojojn malpli longan ol al apuda bordo; sed ofte mankas sekuraj havenoj ĉe kaboj.
Enhavo |
[redaktu] Konataj kaboj
[redaktu] Afriko
- Kabo Aguljas ("Pingla Kabo", Sudafriko; plej suda loko de Afriko))
- Bonespera Kabo (Sudafriko)
- Verda Kabo (Senegalio; plej okcidenta loko de Afriko))
[redaktu] Amerikoj
[redaktu] Azio
- Ĉeljuskina Kabo (Rusio; plej norda kontinenta loko)
- Deĵnova Kabo (Rusio; plej nord-orienta loko de Azio)
- Kabo Kormin (Barato)
[redaktu] Eŭropo
- Terfina Kabo (Hispanio)
- Norda Kabo (Norvegio)
- Roka Kabo (Portugalio; plej okcidenta loko de Eŭropo)
- Kabo de Sankta Vincento (Portugalio; plej sud-okcidenta loko de Eŭropo)
[redaktu] Oceanio
- Jorka Kabo (plej norda loko de Aŭstralio)