Kanino
El Vikipedio
Kaninoj (sinonimo: kojnodentoj; latine: dentes canini) estas dentoj, kiuj situas en la mamula dentaro inter la tranĉodentoj kaj premolaroj. Ilia dentokrono ĝenerale estas pintohava.
La kaninoj
- estas forte evoluintaj ĉe la karnovoroj, vespertuloj,
- mankas ekz. ĉe ronĝuloj, leporuloj,
- kreskas dum la tuta vivo, ĉar havas malfermitajn dentoradikojn, ekz. ĉe la suedoj.
La kanino de la homo finiĝas pinte, la facia (vestibla) surfaco de la dento estas konveksa, la surfaco de la langa flanko estas konkava. La radiko estas longa, duflanke platigita. Homo havas kvar kaninojn, po du en la supra kaj la suba makzelo, dekstre kaj maldekstre.
La suprajn kaninojn oni ankaŭ nomas okuldentoj.