Kara ben Nemsi
El Vikipedio

Kara ben Nemsi estas konata literatura staturo el verkoj de Karl May, kiuj estas okazantaj en Oriento. Temas precipe pri sesparta ciklo En ombro de padiŝaho, pri romanoj En lando de Mahdi kaj Sur eterneco, En regno de arĝenta leono kaj pri lia duparta daŭrigo Ardistan kaj Ĝinistan.
En la araba lingvo la nomo de la heroo signifas "Karolo, filo de Germanio", eventuale "La nigra filo de Germanio" (La vorto kara signifas arabe nigra). El tio evidentas, ke temas pri neniu alia ol pri Karl May, kiu identiĝis kun la heroo same kiel li identiĝis kun Old Shatterhand. Kara ben Nemsi kaj Old Shatterhand estas unu kaj la sama literatura staturo.
La sama identeco de ambaŭ herooj estis konservita ankaŭ en filmaj adaptoj de verkoj de Karl May el la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. La staturon de Kara ben Nemsi rolis prezentanto de Old Shatterhand, la usona aktoro Lex Barker.