Karlheinz Stockhausen
El Vikipedio
Karlheinz Stockhausen estas muzikkomponisto kiu naskiĝis la 22an de aŭgusto de 1928 en Mödrath (Germanio).
De 1947 al 1951 li studis pianon kaj muzikan pedagogion en la Supera Muziklernejo de Kolonjo, kaj ankaŭ germanajn aferojn, filozofion kaj muzikologion, en samurba universitato. En 1952 li studis ritmon kaj muzikestetikon kun Olivier Messiaen en Parizo, kaj partoprenis en la grupon de Konkreta Muziko de Radio Franca, farante sintezon de sonoj per elektroniko surbaze de sinusondoj.
Ekde 1953 li laboris en la ateliero de Elektronika Muziko de Radio WDR en Kolonjo, kie en 1963 li fariĝis arta direktoro. Inter 1953 kaj 1956, samtempe kun siaj komponada kaj esplorada laboroj en tiu sonateliro, li partoprenis seminarion pri fonetiko kaj komunikteorio kun profesoro Werner Meyer-Eppler, en la Universitato de Bonn. Post 1958 li vojaĝis al pluraj landoj, foje kiel preleganto, foje kiel reĝisoro de orkestro aŭ de etaj ensembloj. Ekde 1963 li instruis en "Internaciaj Dumsomeraj Kursoj pri Nova Muziko", en Darmstadt. En 1963 li fondis fondis "Kursojn pri Nova Muziko" en Kolonjo, kiujn li direktis ĝis 1968. En 1965, la Universitato de Pennsylvanio lin invitis kiel profesoro pri komponado. En 1966 li laboris en Tokio por la japana dissenda korporacio NHK. En 1966 k. 1967 li estis invitita profesoro en la Universitato de Kalifornio, Davis.
Dum la internacia ekspozicio okazinta en Osaka (Japanio) en 1970, li ludis -akompanata far 20 muzikistoj alvenintaj el 5 landoj- proprajn verkojn, dum 183 tagoj po 5 ½ horoj ĉiutage en la germania paviliono.
En 1971 li estis profesoro pri komponado en la Supera Muziklernejo de Kolonjo.
Li havas multajn komponaĵojn, krom skribita verkaro publikigita, ekzemple far DuMont Schauberg de Kolonjo kaj far la Kompanio Theodore Presser en Usono.
[redaktu] Precipaj Verkoj
- Gesang der Junglinge (1956) por sonbendo
- Zeitmasze (1956) por kvinteto de lignaj blovinstrumentoj
- Gruppen (1955-1957) pro tri orkestroj
- Kontakte (1959-1960) por sonbendo, piano k. frapinstrumentoj
- Momente (1965) por soprano kaj ĥoro
- Hymnen (1966) por sonbendo, solistoj k. orkestro
- Stimmung (1968) por ses kantantoj
- Aus Den Sieben Tagen (1968): Tekstoj por variaj spektakloj
- Mantra (1971) por 2 pianoj k. elektronikaj muzikiloj
- Donnerstag aus Licht (1977-1981)
- Michaels Reise (1978) por trumpeto kaj orkestro
- Jahreslauf (1977-1988) por tenoro, baso, orkestro k. sonbendo
- Helikopter Streichquartett (1993) por kordinstrumenta kvarteto k. 4 helikopteroj
- Hoch-Zeiten (2002) por ĥoro k. orkestro ludantaj samtempe en du apartaj salonoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.