Karlshuld
El Vikipedio
Bazaj informoj | |
---|---|
Regno: | Germanio |
Provinco: | Bavario |
Distrikto: | Supra Bavario |
Subdistrikto: | Neuburg-Schrobenhausen |
Areo: | 29,09 km² |
Loĝantaro: | 4.945 (2003-12-31) |
Poŝtkodo: | 86668 |
Telefonkodo: | +49-8454 |
Koordinatoj: | 48° 41' N, 11° 18' E |
TTT: | www.karlshuld.de |
Retpoŝto: | gemeindeverwaltung-ĉe-karlshuld.de |
Karlshuld estas komunumo en Supra Bavario. Ĝi konsistas el ses partoj: Karlshuld, Grasheim, Kleinhohenried, Kochheim, Nazibühl kaj Neuschwetzingen.
[redaktu] Historio
La loko estis fondita en 1794 kiel sub-setlejo, kadre de la sekigo de la Danuba Marĉo, komencita en 1790. En 1804 ĝi havis jam pli ol 300 loĝantojn, kvinoblon de la plano, kio portis multajn negativajn sekvojn de troloĝateco (135 familioj de kolonizantoj de la marĉo devis dividi la areon, kiu estis planita por 25). Tial la koloniigo de la marĉo estis neglektita, kaj la sekigitaj partoj kadukiĝis. Nur ek de 1817 oni sisteme konstruis dren-fosaĵojn kaj pontojn En 1888 jam estis 1.227 loĝantoj.
Inter la jaroj 1970 kaj 1985 estis aligitaj la partoj Grasheim, Kleinhohenried, Kochheim, Nazibühl kaj Neuschwetzingen.
En Karlshuld naskiĝis Michael Scherm.