Kavokarapaca testudo
El Vikipedio
La kavokarapaca testudo (Testudo impressa) el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Junano kaj Hajnano de Ĉinio kaj videblas ankaŭ en montregionoj de Tajlando, Birmo, Vjetnamio kaj Malaja duoninsulo. Ĉinio akiris la unuan kavokarapacan testudon en somero de 1964, en la urbo Hajkoŭ, Hajnan-insulo. Ĝia karapaco longas 212 milimetrojn, larĝas 151 milimetrojn kaj altas 89 milimetrojn. Ĝiaj antaŭaj membroj havas po kvin ungojn. Inter ĝiaj fingroj ne estas membrano. Ĝi havas paron da brakŝildoj, kaj ĉiuj vertebraj kaj ripaj ŝildoj estas iom kavaj centre.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.