Kerguelen
El Vikipedio
Kerguelen estas insularo en la Hinda oceano, apartenas al la Francaj Sudaj Teritorioj. La areo de la insularo estas 7215 km². Ne estas konstanta loĝantaro tie, tamen ĉiam loĝas 50-100 personoj (ĉefe sciencistoj). Koordinatoj 49°50 S, 70°30 E. La areo de la ĉefa insulo (kiu ofte estas nomata Kerguelen samkiel la tuta insularo) estas 6993 km².
Kronologio:
- 1772: Yves Joseph de Kerguélen-Trémarec malkovris la insularon.
- 1776: La ŝipoj 'Resolution' kaj 'Discovery' de kapitano James Cook vizitis la insularon.
- 1799: La unua balenĉasisto alvenis.
- 1874: Diversaj sciencaj ekspedicioj pro astronomaj mezuradoj.
- 1877: Brita kompanio komencas elfosi karbon. Pro la malbona kvalito de la karbo la entrepreno fiaskis.
- 1893: Francio aneksis la insularon.
- 1908-1929: La 'Compagnie des Iles Kerguelen' estas fondita kiel stacio por balenĉasistoj.
- 1940-1945: Dum la Dua Mondmilito Kerguelen estis malgranda germana mararmea bazo. La germanaj ŝipoj "Komet" kaj "Pinguin" vizitis la ĉefinsulon.
- 1940 La germana helpkrozero "Atlantis" vizitis la ĉefinsulon.
- 1949: Ekde ĉi tiu jaro troviĝas en la haveno Port-aŭ-Français permanenta scienca stacio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tiu artikolo pri "Kerguelen" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.