Kineta energio
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Difino
Kineta energio estas energio, kion havas ero aŭ objekto pro sia rapido. Do, ĉiuj objektoj aŭ eroj kiuj moviĝas havas kinetan energion.
[redaktu] Plue
[redaktu] De energio al energio
Tiu energioformo povas iri de objekto al alia objekto. Ĝi ankaŭ povas transformiĝi el, aŭ al, aliaj energioformoj :
Ekzemple, se iu frapas per mano pilkon supren, tiu havigas kinetan energion al la pilko. La kineta energio iras de la mano al la pilko, kiam la frapo okazas. Sekve, kiam la pilko supreniras, la kineta energio iĝas potenciala energio. Kiam estas jam nur potenciala energio, la pilko ne plu supreniras, ĝi komencas malsupreniri. Tiam la potenciala energio reiĝas kineta energio ĝis la pilko tuŝas la grundon. (La tero tiam ricevas la kinetan energion de la pilko, kio disiĝas per la formado de varmo. (Varmo estas ankaŭ energio).)
[redaktu] Mezurunuoj
La oficiala mezurunuo de la kineta energio, kiel de ĉiuj energioj, estas la Joule-o (J). Tamen, oni ankaŭ uzas la Kalorion : 1 kal = 4.184 J. (La Kalorio fakte estas la historia mezurunuo de la varm-energio.) La dimensioj de energio estas M L2 T-2.
[redaktu] Kalkulo
La kineta energio estas tiel kalkulata :
Ek = 1/2 m*v2
kun :
- Ek = kineta energio
- m = maso de la ero aŭ objekto
- v = rapido de la ero aŭ objekto
[redaktu] Ankaŭ vidu :
- elektra energio
- kemia energio
- atoma energio
- potenciala energio
- varmoenergio
- muskola energio