Konferenco
El Vikipedio
Forumo - Simpozio - Seminario - Kolokvo - Kongreso
Konferenco estas renkontiĝo de kompetentuloj, kiuj interkonsiliĝas pri kelkaj difinitaj gravaj aferoj (diplomatia, jura, scienca) (PIV).
En kelkaj lernejoj ĝi estas renkontiĝo de ĉiuj instruistoj por interkonsiliĝi pri la diplomoj de la lernantoj aŭ studentoj aŭ renkontiĝo de la instruistoj kun la gepatroj.
Esperantistaj organizaĵoj aranĝas jar-konferencon por pritrakti labor-rezultojn de la pasinta jaro kaj por plani novajn celojn kaj taskojn. Konferenco estas malpli grava ol kongreso (ekz. oni ne elektas novan estraron).
gazetara konferenco estas renkontiĝo, dum kiu politikistoj aŭ aliaj sociaj respondeculoj respondas al demandoj de ĵurnalistoj (PIV). Similajn renkontiĝojn oni aranĝas ankaŭ kun famaj artistoj kaj sportistoj.
kulmin-konferenco estas interkonsiliĝo de la plej altaj respondeculoj de du aŭ pluraj regnoj (PIV). Oni nomas ĝin ankaŭ pint-renkontiĝo aŭ samito, sumito (laŭ la angla).
Kategorioj: Regado | Organizaĵoj | Komunikado | Ekonomio | Sociologio | Socio