Seminario
El Vikipedio
Forumo - Simpozio - Kolokvo - Konferenco - Kongreso
Seminario estas lernejo por estontaj pastroj aŭ instruistoj (pastra seminario, pedagogia seminario, seminariisto).
En instituto, altlernejo, fakultato, organizo k.s. praktika kurso, en kiu la instruado estas miksata kun diskutoj inter malgrandaj laborgrupoj (diskutforumo). (laŭ PIV)
Esperantistoj ofte organizas seminariojn por fukciuloj, por lerni organizajn, informajn kaj propagandajn aferojn.
En literaturaj seminarioj estas traktataj problemoj de verkado, tradukado kaj eldonado de libroj.