Koturno
El Vikipedio
Birda klaso > Fazanedoj > Koturno
Oni nomas koturnoj en la ĉiutaga parolo speciojn de 4 genroj de la familio fazanedoj. Science la nomo estas uzata por la genro Coturnix.
Kanto de la kutima koturno Coturnix coturnix estas ŝablona: tri silaboj klaraj kaj laŭtaj, fojfoje interpretitaj de la popola tradicio, ekzemple en Francio oni aŭdas ilin diri Paye tes dettes (pe te det) = "Pagu viajn ŝuldojn". Tiu kanto estas ege aprecata de la uzbekoj, kiuj kaptas koturnojn kaj tenas ilin en belaj punte ornamitaj kaĝoj por povi aŭdi ĝin konstante.
Koturno estas tre ŝatata manĝaĵo. En Brazilo oni konsideras ĝiajn ovojn malforta afrodiziigaĵo.
[redaktu] Genroj kaj specioj
- Genro Coturnix
- Coturnix japonica japana koturno
- Coturnix coturnix kutima koturno
- Coturnix delegorguei
- Coturnix coromandelica
- Coturnix pectoralis
- Coturnix ypsilophora
- Coturnix chinensis ĉina koturno
- Coturnix adansonii
- Genro Anurophasis
- Anurophasis monorthonyx
- Genro Perdicula
- Perdicula asiatica
- Perdicula argoondah
- Perdicula erythrorhyncha
- Perdicula manipurensis
- Genro Ophrysia
- Ophrysia superciliosa