Králíky (Ústí nad Orlicí)
El Vikipedio
Králíky estas urbo situanta en montaro Orlické hory. La plej maljuna aŭtentika skribaĵo pri tiu ĉi loko devenas el la jaro 1367. Tio estas skribaĵo en landaj tabuloj, per kiu reĝo Karolo la 4-a donacis burgon Žampach kaj al ĝi apartenantajn minejojn al sinjoro Čeněk el Potštejn. La propra urbo estiĝis nur en la 16-a jarcento kaj unuafoje ĝi estas dokumentita en la jaro 1568. En ĉirkaŭaĵo oni verŝajne minis ferercon kaj eble eĉ arĝenton kaj tiam la urbo estis ricevonta en blazonon minist-marteletojn kun glavo. Kiam la minado estis definitive finita, la popolo trovis novan vivtenadon en teksist-laboroj, lignoskulptado kaj en orgenproduktado. Bela statuo de teksistino sub vasko en Granda placo rememorigas ĉi tie teksist-laborojn, betleĥemoj kaj figuretoj, lokigitaj en Urba muzeo kaj faritaj de kralikaj lignoskulptistoj, kaj miloj da aliaj, kiuj estas dissemitaj en la tuta mondo rememorigas lignoskulptadon, orgeno en preĝejo de sankta Arkanĝelo Mikaelo, sed ankaŭ pluraj reĝ-instrumentoj en la tuta Ĉeĥa respubliko rememorigas la gloran epokon de orgenproduktado. En la unua duono de la 18-a jarcento multe da loĝintoj el ĉirkaŭaĵo transloĝiĝis ĝis Králíky kaj la urbo kreskis. Poste ĝi fariĝis distrikta urbo kaj tiu stato daŭris ĝis fino de la jaro 1949. Inter jaroj 1935 – 1938 la ĉirkaŭaĵo de la urbo ŝanĝiĝis en ampleksan konstrulokon, kiam ĉi tie estis realigita konstruo de signifa parto de la ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo. Proksime de la urbo troviĝas fuortaroj Hůrky kaj Bouda, kiu hodiaŭ estas unika armea-historia memorigaĵo kaj muzeo samtempe.
Regiono Pardubice | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Ústí nad Orlicí | |
▼ | |
Albrechtice ~ Anenská Studánka ~ Běstovice ~ Bošín ~ Brandýs nad Orlicí ~ Bučina ~ Bystřec ~ Cokytle ~ Čenkovice ~ Červená Voda ~ Česká Rybná ~ Česká Třebová ~ České Heřmanice ~ České Libchavy ~ České Petrovice ~ Damníkov ~ Dlouhá Třebová ~ Dlouhoňovice ~ Dobříkov ~ Dolní Čermná ~ Dolní Dobrouč ~ Dolní Morava ~ Džbánov ~ Hejnice ~ Helvíkovice ~ Hnátnice ~ Horní Čermná ~ Horní Heřmanice ~ Horní Třešňovec ~ Hrádek ~ Hrušová ~ Choceň ~ Jablonné nad Orlicí ~ Jamné nad Orlicí ~ Javorník ~ Jehnědí ~ Kameničná ~ Klášterec nad Orlicí ~ Koldín ~ Kosořín ~ Králíky ~ Krasíkov ~ Kunvald ~ Lanškroun ~ Letohrad ~ Libecina ~ Libchavy ~ Lichkov ~ Líšnice ~ Lubník ~ Lukavice ~ Luková ~ Mistrovice ~ Mladkov ~ Mostek ~ Nasavrky ~ Nekoř ~ Němčice ~ Orlické Potůčky ~ Orličky ~ Ostrov ~ Oucmanice ~ Pastviny ~ Petrovice ~ Písečná ~ Plchovice ~ Podlesí ~ Přívrat ~ Pustina ~ Rudoltice ~ Rybník ~ Řetová ~ Řetůvka ~ Sázava ~ Seč ~ Semanín ~ Skořenice ~ Slatina ~ Sloupnice ~ Sobkovice ~ Sopotice ~ Sruby ~ Strážná ~ Studené ~ Sudislav nad Orlicí ~ Sudslava ~ Svatý Jiří ~ Šedivec ~ Tatenice ~ Těchonín ~ Tisová ~ Trpík ~ Třebovice ~ Újezd u Chocně ~ Ústí nad Orlicí ~ Velká Skrovnice ~ Verměřovice ~ Vlčkov ~ Voděrady ~ Vraclav ~ Vračovice-Orlov ~ Výprachtice ~ Vysoké Mýto ~ Zádolí ~ Záchlumí ~ Zálší ~ Zámrsk ~ Zářecká Lhota ~ Žamberk ~ Žampach ~ Žichlínek | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |