Kubo de Rubik
El Vikipedio
Kubo de Rubik (aŭ Rubik-kubo, Rubik-a kubo), ofte magia kubo estas patentita mekanika paciencoludo, kiun eltrovis la hungara RUBIK Ernő kaj kiu populariĝis kaj disvastiĝis en la 1980-aj jaroj.
Temas pri kubo, kiu estas dividita laŭ alto, larĝo kaj profundo je tri ebenaĵoj kiuj estas laŭplaĉe turniĝeblaj en 90-grada paŝo ĉirkaŭ akso. Tie la pozicioj kaj la situoj de la diversaj eroj ŝanĝiĝas preskaŭ laŭvole. La eksteraj videblaj surfacoj de la eroj estas kolorigitaj. En la baza pozicio, la kubo havas sur la ses flankoj ses diversajn kolorojn.
La celo estas, reakiri la bazan unuecan pozicion, kiam ĉiu flanko havas unuecajn kolorojn. Tio okazas el miksita kolorflanka kubo per turno ĉirkaŭ la tri aksoj.
Al la laikoj ŝajnas tio tre malfacila tasko, preskaŭ ne eblas, sed oni jam ellaboris solvajn strategiojn, tralegante kelkaj metodoj, kiuj ebligas relative facilan kaj rapidan solvon de la tasko, eĉ eblas rearanĝi la kubon 3x3x3, dum malpli ol 30 sekundoj.
[redaktu] Kubo en okcidento
En decembro de 1977, la firmao Pentangle ricevas ekzempleron de magia kubo. La firmao akiras rajton por vendado de kubo en Britio. La komunisma registaro do vendas en 1979 la tutmondan vendorajton pri la kubo al al usona firmao "Ideal Toy Corporation". Tiu rajto enhavis rajton por vendado en Britio (kontraŭkontrakte) kaj la firmao Ideal Toy Coorporation permesis por Pentangle nuran vendadon de la kubo al donac- kaj ne al ludil-vendejoj.
En la 1981 la kubofrenezaĵo atingis pintumon. Ideal Toy Corporation ne kapablis plenumi la bezonojn kaj permesis aperon de la malmultekostaj aziaj post-produktoj sur la merkato. Oni vendis nur ĝis la pinto ĉ. 260 milionojn da kuboj.
Poste aperis diversaj aliaj kuboj, ludiloj kun simila lud-mekanismo. Do, ili estas konataj per:
- 2x2x2 la plej eta kaj facila
- 3x3x3 la plej fama kaj unua
- 4x4x4
- 5x5x5
- 8x4x8
- ktp.